Anĥizo (helene Αγχίσης, latine Αnchises) estis en la helena mitologio filo de la dardana reĝo Kapiso. Lia patrino estis Kapisa edzino Hieromnema.

Anĥizo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo politikisto
Patro Kapiso
Edzo/Edzino Eriopis
Kunulo Afrodito
Infanoj Eneo • Hippodamia • Elymus • Lyrus
vdr

Li devenis el familiaro Dardanoj. Fondinto de la familiaro Dardano estis filo de la plej alta dio Zeŭso kaj Plejado Elektra. Ilia regno Dardanio estas parto de Malgranda Azio, kiu dum regado de lia avo Asarako dividiĝis je Dardanio kaj Trojo. Anĥizo estas bildigata kiel tre maljuna viro. Sed tiu li estis nur en tempo de la Troja milito. Kiel juna aŭ matura viro li estis bonkreska kaj bela, kion atestas krom aliaj la fakto, ke ekamis lin eĉ diino Afrodita kaj naskis al li filon Eneo. Kiam komenciĝis la Troja milito, konservis Anĥizo neŭtralecon, malgraŭ li estis kun Trojanoj en parenca rilato. Sed la neŭtraleco daŭris nur ĝis kiam Aĥajoj dezertigis la urbon Lirneson. Post tiu ĉi faro li sendis siajn trupojn en Trojon kaj li mem ankaŭ translokiĝis en ĝin. Kiam en la deka jaro de la milito Aĥajoj ruze eniĝis en la urbon kaj dum nokto dezertigis kaj cindrigis ĝin, estis Anĥizo malforta maljuna viro. Sed li kaj lia familio bonŝancis kaj detruado kaj murdado evitis ilin. Lia filo Eneo elportis lin surdorse el brulata urbo kaj kun grupo de postvivantoj kaj elmigrintoj fornavigis okcidenten kaj post multaj suferoj ĝisnavigis en novan patrujon – Italion.

Sed tio estis jam sen Anĥizo. Li mortis du la navigado kaj estis sepultita en Sicilio.

Eneo fuĝanta el Trojo portas sian patron Anĥizo
Eneo kaj Anĥizo sur vazo en Luvro

Rebrilo en artoj redakti

  • Statuaro "Eneo savas Anhizon kaj Askanion el brulata Trojo" kreis dekkvinjara Gian Lorenzo Bernini en la jaro 1613, la statuaro nuntempe troviĝas en Villa Borghese
  • Anĥíza fizionomio estas kaptita en manuskripto de Vergilia Eneado (proksimume el la 4. - 5. jarcento)

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anchísés en la ĉeĥa Vikipedio.