Ana DIAS (naskiĝis la 15-an de julio 1984) estas portugala fotografistino, plej bone konata pro ŝia fotografado por la magazino Playboy.[1]

Ana Dias
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1984 (1984-07-15) (39-jaraĝa)
en Porto
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio
Okupo
Okupo fotisto
TTT
Retejo http://www.anadiasphotography.com/
vdr

Vivo kaj laboro redakti

Ana Dias naskiĝis en Oporto, Portugalio, en 1984. Ŝi diplomiĝis je la Lernejo de Arto de Porto en belartoj, specialigita en desegnado, en 2007. Post la fino de la studado ŝi ekis instrui serigrafion, litografion kaj gravuradon je tiu instituto. Ŝia fono en belartoj kondukis ŝin al fotografado, kio fariĝis ŝia primara maniero de artistika esprimo. Kiel fotografistino ŝi ĉefe laboras kun erotika virineco.[2]

 
Ana Dias fotografas por Playboy.

Referencoj redakti

  1. "Ana Dias' Author Page" Arkivigite je 2018-03-21 per la retarkivo Wayback Machine. Playboy. Alirita la 11an de marto 2018.
  2. Correia Pinto, Mariana (7a de januaro 2013). "De Coleccionadora a Fotógrafa da Playboy". Público P3 (portugale). Alirita la 16an de marto 2018.

Eksteraj ligiloj redakti