Anacleto de Medeiros

Anacleto Augusto de Medeiros (naskiĝinta la 13-an de julio 1866 en Paquetá; mortinta la 14-an de aŭgusto 1907 samloke) estis brazila muzikisto kaj unu el la plej gravaj komponistoj de ĉoro.

Anacleto de Medeiros
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1866 (1866-07-13)
en Paquetá Island
Morto 14-an de aŭgusto 1907 (1907-08-14) (41-jaraĝa)
en Paquetá Island
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Anacleto Augusto de Medeiros estis filo de liberigita sklavino. En la aĝo de 9 jaroj li komenciĝis okupiĝi intense pri muziko. Li lernis ĉe Majstro Antônio dos Santos Bocot en la Banda do Arsenal de Guerra do Rio de Janeiro.

 
Blovmuzika bando ĉoro Banda de Bombeiros kun Anacleto de Medeiros, Rio-de-Ĵaneiro, proksimume 1896.

Paralele al sia laboro kiel presisto li lernis ĉe konservatorio. Li ludis diversajn blovinstrumentojn, komponis kaj direktis instrumentajn ensemblojn kiel ekzemple Clube Musical GuttembergBanda da Sociedade Recreio Musical Paquetaense.

En la aĝo de 30 jaroj li jam estis konata kiel orkestrestro kaj komponisto. Sub lia direktado Banda do Corpo de Bombeiros (orkestro de la fajrobrigado) tiel famiĝis, ke ĝi apartenis al la ensembloj, kiuj en 1902 partoprenis la unuan surdiskigon por sondiska eldonejo Casa Edison. La nombro de sonregistraĵoj, ekzemple ankaŭ por Odeon, kreskis dumpase de la tempo al imponaj ducent.

La muziko de Anacleto Augusto de Medeiros inspiris ankaŭ diversajn aliajn komponistoj je ilia verkado, ekzemple Heitor Villa-Lobos en siaj ĉoroj aŭ Radamés Gnattali en la tria movimento de lia suito Retratos. Tio bone karakterizas lian gravecon por la brazila muziko.

Eksteraj ligiloj redakti