Anaheim

urbo de Kalifornio en Usono

Anaheim, esperante Anahejmo, estas urbo en Kantono Orange (Kalifornio) en subŝtato Kalifornio (Usono). Ĝi situas ĉirkaŭ 60 km sudoriente de Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 346 824 loĝantoj sur areo de 131 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 648 loĝantoj/km².

Anaheim
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 92800–92899
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 346 824  (2020) [+]
Loĝdenso 2 648 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 50′ N, 117° 53′ U (mapo)33.836111111111-117.88972222222Koordinatoj: 33° 50′ N, 117° 53′ U (mapo) [+]
Alto 157 m [+]
Areo 131 km² (13 100 ha) [+]
Horzono UTC-08:00 [+]
Anaheim (Kalifornio)
Anaheim (Kalifornio)
DEC
Anaheim
Anaheim
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Anaheim

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anaheim [+]
vdr

Historio redakti

 
Anaheim en 1922

Anaheim ekestis en 1870 el setlejo de germanaj enmigrintoj fondita en 1857. Granda parto de tiuj unuaj setlistoj devenis el la ĉirkaŭaĵo de Rothenburg ob der Tauber (Bavario). La nomparto "-heim" ankoraŭ hodiaŭ montras al la germana deveno de la fondintoj, "Ana-" rilatas al la proksima rivero Santa Ana.

Je la fino de 19-a jarcento bakterioj de la specio Xylella fastidiosa detruis la vitejon.

Parto de la teritorio estas la amuzparko Disneyland, kaj ankaŭ muzeo kaj kultura centro nomata "MUZEO", kiu en siaj informiloj fiere elstarigas ke la nomo venas de la internacia lingvo Esperanto.[1]

 
Panorama vido de la urbo je januaro 2010

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. retejo de la muzeo kaj kultura centro "MUZEO" - la fonto de la vorto muzeo malkaŝiĝas ekzemple jen kaj ĉi tie (angle)
 
Komunumoj en Kantono Orange, kie estas trovebla ankaŭ Anaheim (citrone kolorigita)