La Anakondoj (genro Eunectes) estas genro de serpentoj nevenenaj, ĉiuj el ili sufokaj aŭ konstriktoraj, apartenantaj al la familio de la boaoj. Ĝi estas formita de unu formortinta specio kaj kvar vivantaj, pej kun grandoj de 2 al 10 metroj de totala longo. Tiuj serpentoj kutime ricevas multajn surlokajn nomojn, kiaj kuriĥuoj, sukuriojguiooj, sed plej konata nomo estas anakondo. Ties scienca nomo, Eunectes (kio donus eŭnekto), derivas de la greka vorto Eυνήκτης, kiu signifas "bona naĝanto".[1][2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anakondoj
Verda anakondo, Eunectes murinus
Verda anakondo, Eunectes murinus
Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Serpentoj Serpentes
Superfamilio: Ophidia
Familio: Boedoj Boidae
Genro: Anakondo Eunectes
Wagler, 1830
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vivantaj specioj redakti

Specio Aŭtoro Subspecio Komuna nomo Geografia teritorio
E. beniensis Dirksen, 2002[3] 0 Bolivia anakondo Sudameriko en la departementoj Beni kaj Pando en Bolivio.
E. deschauenseei Dunn & Conant, 1936 0 Makula anakondo Sudameriko en nordorienta Brazilo kaj marbordaj zonoj de Franca Gujano.
E. murinus (Linnaeus, 1758) 2 Verda anakondo aŭ Ordinara anakondo Sudameriko, en landoj oriente de Andoj: nome Kolombio, Venezuelo, la Gujanoj, Ekvadoro, Peruo, Bolivio, Paragvajo, Brazilo, kaj Trinidado.
E. notaeus Cope, 1862 0 Flava anakondo Sudameriko, en orienta Bolivio, centro kaj sudo de Brazilo, Paragvajo kaj nordorienta Argentino.

Notoj redakti

  1. Eunectes. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  2. NRDB, Eunectes beniensis, 12a de decembro de 2008.
  3. Dirksen, L., 2002, Anakondas, Natur und Tier Verlag, Münster; en germana