Analytical Review (esperante "Analizrevuo") estis periodaĵo fondita en Londono en 1788 de la eldonisto Joseph Johnson kaj de la verkisto Thomas Christie. Ĝi estis kultura kaj politika gazeto, kiu proponis al siaj legantoj la resumojn kaj analizojn de multaj novaj libroj eldonitaj fine de la 18-a jarcento. Unu el la precipaj aŭtoroj estis Mary Wollstonecraft.

Joseph Johnson, kunfondinto de Analytical Review.

La periodaĵo Analytical Review servis kiel utila refuĝo kaj proparolanto por la novaj radikalaj ideoj de tiu tempo, kaj religiaj kaj politikaj. Kvankam la artikoloj celis neŭtralecon, ili ofte emis kritiki la britan registaron kaj subteni la francajn revolucianojn.