Anamnezo (de la greka vorto ανάμνησις anamnêsis „memoro“) estas la informoj, kiun kuracisto ricevas en pridemando de la paciento pri la antaŭhistorio de ties momentaj medicinaj problemoj. La biografia anamnezo krome ampleksas la kompletan vivohistorion de la paciento, kiu al kuracista aŭ aliprofesia psikoterapiisto povas liveri ideojn por hipotezoj pri la - eble nekonscia ligo de iuj vivaj okazaĵoj al la nuna situacio de la paciento. Zorga kolekto de anamnezo inkluzivas biologiajn, psikologiajn kaj sociologiajn aspektojn de la persona vivohistorio. La unuopaj informoj kolektataj en kelkaj kazoj ebligas dedukton pri riskaj faktoroj kaj la kunteksto de la nuna malsano. La pridemando de anamnezo estas parto de la serĉado de diagnozo - ĝi mem ne havas celon terapian. Ofte tamen jam la parolado pri siaj problemoj povas havi sanigan efikon. Kutime la pridemandado de anamnezo okazas antaŭ la korpa ekzameno, sed en kazoj de emerĝencoj, kiuj necesigas tujan terapian intervenon, ĝi devas esti prokrastata ĝis posta, malpli kriza, momento.

float
float

Celo de la anamnezo interalie estas la plejebla redukto de eblaj alternativaj diagnozoj al laŭeble malmultaj aŭ ideale nur unu diagnozo. Prefere la redukto de diagnozaj alternativoj okazu per gvidaj simptomoj de la unuopaj malsanoj kaj per ekskludaj kriterioj.

Enhavaĵoj redakti

La enhavaĵoj de anamneza intervjuo laŭ la unuopaj kazoj kaj demandaj fokusoj povas signife diferenci. La bazaj elementoj tamen ĉiam samas:

  • Kolektiĝas informoj pri nunaj kaj pasintaj medicinaj simptomoj kaj antaŭaj kuracistaj terapioj. Inter la fokusoj estas eblaj korpaj streĉiĝoj dum la laboro kaj dum la libertempo, kutimoj pri nutrado, restadoj en aliaj landoj (kiuj povas havi aliajn statistike gravajn medicinajn riskojn kompare al la kutima loĝloko de la paciento). Interesas ĉiuj informoj, kiuj povus liveri simptomajn indikojn pri la nuna medicina problemo.
  • Plia esenca ero de la anamnezo estas demandoj pri la psika farto. Emociaj ŝanĝoj aŭ oftaj emociaj osciladoj, ĝenoj en la percepto de la paciento pri sia ĉirkaŭaĵo aŭ male iritiĝoj en la percepto de la proksimuloj pri la paciento - ĉio-ĉi povas esti indikoj pri psikaj, sed ankaŭ pri korpaj malsaniĝoj. Aparte ĉe pacientoj kun daŭraj, kronikaj malsanoj, la propra psika sinteno al sia malsanoj kaj ties simpomoj estas esenca faktoro por prognozo pri estonta pliseveriĝo aŭ malpliseveriĝo de la malsano.
  • Same forte ligitaj al la bonfarto estas la sociaj cirkonstancoj, en kiuj vivas la paciento. Ĉu malsanulo perceptas sian medion ŝarĝo aŭ ĉu la ricevas deziratan subtenon, kaj povas ebla kaŭzo de malsano aŭ esti indiko pri terapia interveno. Por la unuopaj faktoroj kiuj influas la sociajn cirkonstancojn, validas la samo.

Formoj redakti

Laŭ tio, kiu estas la la pridemandato kaj pri kio temas la demandoj, diferencigeblas diversaj formoj de la anamnezo.

Propra anamnezo redakti

La propra anamnezo estas pridemandi la pacienton pri sia propra medicina antaŭhistorio. La koncernato raportas sian personan percepton de la situacio, kio havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn: Unuflanke la paciento estas la sola, kiu povas scii pri la propraj korpaj perceptoj, do liaj informoj nemalhaveblas. Aliflanke personaj informoj ofte estas tre subjektivaj kaj ankaŭ karakterizitaj per tio, kiel plej bone estu la situacio, eĉ se tiu prijuĝo estas tute nerealisma. La informoj de la pacientoj do nur tiugrade fidindaj, kiom ne ekzistas gravaj eksteraj informoj kiuj dubigas pri la ĝusteco de la personaj informoj.

Familia anamnezo redakti

Al la medicina antaŭhistorio de la paciento ankaŭ apartenas la familia anamnezo, kadre de kiu kolektatas informoj pri la parencoj de la koncernato. Aparte esencaj tiaj informojestas pri eble ekzistaj herede transdoneblaj malsanoj, duarilate ankaŭ pri la familia vundebleco pri certaj malsanoj. Ekzemple laŭ certaj familioj pli ofte troveblas kanceroj, alergioj, certaj infektaj malsanoj, malsanoj de la koro kaj sangocirkula sistemopsikaj malsanoj.

Fremda anamnezo redakti

La fremda anamnezo kontraste al la propra anamnezo estas pridemandi personojn el la proksima proksimeco de la paciento pri ŝi aŭ li. Tia nerekta demandado povas liveri gravajn kromajn informojn, ĉar flankaj personoj ofte rimarkas detalojn, kiujn la paciento mem ne povas aŭ ne volas vidi. Ĉe personoj, kiuj ne sufiĉe amplekse povas lingve komuniki, la fremda anamnezo des pli gravas. Ekzemploj por tiaj lingve limigitaj pacientoj estas etaj infanoj, iuj el la tre maljunaj homoj, pacientoj senkonsciaj, psike malorientitaj aŭ limigataj pro aŭtismo. Krome informoj de proksimuloj gravas rilate al simpromoj de ĉiaspecaj pacientoj, kiuj havas simptomojn, kiujn ili mem tute ne povas percepti ĉar ili ekzemple okazas dum dormado.

Socia anamnezo redakti

La "socia anamnezo" servas al kolekto de informoj pri la sociaj strukturoj de paciento. Interalie gravas la familia stato, profesio kaj eventuala aparteno al religio.

Anamnezo en emerĝenca medicino redakti

Ankaŭ en emerĝenca medicino ampleksa anamnezo estas parto de la pacienta trakto. En la antaŭhospitala medicina trakto de paciento disvastiĝatas ekzemple la tiel nomata „SAMPLE-skemo“:

S Simptomoj

komenco de la simpromoj / doloroj, lokigo, daŭro, evoluo, influoj kiuj pli- aŭ malplifortigas la simptomojn, priskribo de la doloroj

A Alergioj

eble ekzistas pacienta medicina pasporto pri alergioj – superrigardo pri la temo nepras antaŭ dono de emerĝencaj medikamentoj!

M Medikamentoj

Daŭre prenataj medikamentoj ebligas dedukton de bazaj malsanoj, kaj antaŭ dono de emerĝencaj medikamentoj oni devas scii pri jam prenitaj substancoj por eviti nedeziratajn medikamentajn interagojn

P Pacienta antaŭhistorio

Pli longe konataj malsanoj (ekzemple alta sangopremo, diabeto, korritmoperturboj ktp.)
Eventuale ekzistas pacienta medicina pasporto (ekzemple post enplanto de elektra korritmigilo)

L Lasta ... manĝo, necesejumado, monata sangumo, restado en malsanulejo, frakturo ktp.

Kio? Kiom? Kiam ekzakte? Ĉu firma aŭ likva? ...

E Evento aktuala – Kio novas? Kio nun okazis? ktp.

Eventoj, kiuj gvidis al la emerĝenco / akcidento, ekzemple la akcidenta mekanismo aŭ la ago ĵus antaŭ ekapero de la emerĝenco