Anand PANYARACHUN (laŭ plej kutima latinliterigo, aŭ en esperanta transskribo Anand Panjaraĉum, taje อานันท์ ปันยารชุน, naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1932 en Bankoko) inter la jaroj 1991 kaj 1992 estis ĉefministro de Tajlando.

Anand PANYARACHUN
อานันท์ ปันยารชุน
Persona informo
Naskiĝo 9-a de aŭgusto 1932
en Bankoko
Religio budhismo vd
Lingvoj taja vd
Ŝtataneco Tajlando vd
Alma mater Trinity College • Dulwich College • Bangkok Christian College vd
Subskribo Anand Panyarachun
Profesio
Okupo diplomatoekonomikistoadvokato • bankisto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anand Panyarachun estas la plej juna el dek du infanoj el la familio de Maha Ammat Tri Phya Prichanusat (Sern Panyarachun) kaj Khunying Prichanusat (Pruek Chotikasathien). Li estas edzo de Khunying Sodsee Chakrabandh.

Anand edukiĝis en la kristana kolegio en Bangkoko, pli poste li studis en la kolegio Dullich en Britio. Sian studadon de juro li finis en 1955 kadre de la universitato de Kembriĝo.

Post sia reveno al Tajlando li laboris por la ministerio pri eksteraj rilatoj, inter 1959 kaj 1964 li estis sekretario de la ministro pri eksteraj rilatoj. Sekve li iĝis unua sekretario de la reĝa tajlanda delegacio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. En 1967 li ricevis la postenon de ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj por Kanado. Inter 1972 kaj 1975 li laboris kiel ambasadoro ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj por Usono.

Post sia reveno al Tajlando en 1976 li daŭrigis la laboron kiel unua sekretario de la ministro pri eksteraj rilatoj, kaj inter 1977 kaj 1978 ankoraŭ estis tajlanda ambasadoro en Okcidenta Germanio.

En 1979 li finis la laboron por la tajlanda registaro kaj fondis propran industrian entreprenon. Sekvajare li elektiĝis vicprezidanto de la tajlanda industria asocio, en 1990 ties prezidanto. Inter 1982 kaj 1984 Anand Panyarachun estis prezidanto de la ĉambro de komerco kaj industrio de la azia interŝtata ligo ASEAN, kaj inter 1988 ĝis 1990 prezidanto de la institucio ASEAN Task Force. Same por la azia interŝtata ligo li inter 1986 kaj 1991 agis kiel gvidanto de la ASEAN-Usona Konsilio.

Krome li ankaŭ aktivis en pluraj akademiaj institucioj, interalie en

  • la Tajlanda Evolua Esplora Instituto,
  • la universitato Ĉulalonkon
  • la Azia Instituto pri Teknologio (Asian Institute of Technology, AIT)
  • kaj la Komerca Konsilio por Stabila Evoluo

Ene de la de li fondita industria entrepreno li inter 1985 kaj 1990 estis vicprezidanto kaj ekde la 1-a de januaro 1991 ties prezidanto.

La 2-an de marto 1991 li elektiĝis ĉefministro de Tajlando, kaj dum la sekva jaro precipe antaŭenpuŝis ekonomiajn reformojn.

La 22-a de marto 1992 li unue demisiis, kiam okazis ĝeneralaj balotoj, sed fine tamen pluoficis ĝis la 22-a de aprilo, kiam generalo Suchinda Kraprayoon transprenis la ŝtatan potencon. Kiam la generalo pro amasaj protestoj devis demisii la 10-an de junio, Anand Panyarachun tamen refunkciis kiel ĉefministro. La 23-an de septembro li tute retiriĝis el la registaro, post kiam okazis novaj ĝeneralaj balotoj. Sekve li pluestis prezidanto de sia industria entrepreno.

Tamen li restis politike aktiva kaj interalie en 1997 tre engaĝiĝis pri la preparo de nova stata konstitucio. Tiujare li ankaŭ elektiĝis "Viro de la Jaro 1997" en Tajlando, por danki lin pri la dediĉita aktivado por sia lando. Krome en 1997 li estis inter la originaj subskribantoj de la Universala Deklaracio de Homaj Respondecoj, kiun proponis la Inter-Aga Konsilio de eksaj ŝtatestroj kaj ĉefministroj.