Anarkiistoj Kontraŭ la Muro

Anarkiistoj Kontraŭ la Muro (AKlM), (hebree: אנרכיסטים נגד גדרות‬ "Anarkiistoj Kontraŭ Muroj") foje nomata "Anarkiistoj Kontraŭ Bariloj" aŭ "Judoj Kontraŭ Getoj" estas rekt-aga grupo, kiu konsistas de israelaj anarkiistoj kaj kontraŭaŭtoritatistoj, kiuj oponas la konstruon de la Israela Gazastria Murego kaj la Israela Cisjordania Murego.

Membro de Anarkiistoj Kontraŭ la Muro priskribis la konstruon de la muregoj kiel parton de strategio de etna purigado, "unu el la plej grandaj minacoj, kiujn la palestina loĝantaro konis dum la lasta jarcento... kio celas fari la vivon tiel abomenan ĉe la palestina popolo ke restos al ili nur unu elekto: elmigro."[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. We Are All Anarchists Against the Wall. Federazione Dei Comunisiti Anarchici, 2004