La Anda fenikoptero, aŭ Anda flamengo, (Phoenicopterus andinus) estas birdo kiu vivas nur en humidejoj en la Ĉiliaj Andoj (norda Ĉilio kaj ĉefe ĉe la Salar de Atacama) kaj iome en suda Peruo kaj nordokcidenta Argentino, kaj unu el la plej raraj flamengoj en la mondo. Temas pri specio proksime parenca al la Punaa flamengo (Phoenicopterus jamesi). La Anda flamengo estas migranta birdo kiu veturas ĝis 700 mejlojn en unu tago. Tiuj flamengoj estas filtromanĝantoj kaj ties dieto konsistas el la tuta gamo de disponeblaj manĝoj, el fiŝoj al senvertebruloj, el vaskulaj plantoj al mikroscopaj algoj.[1] Oni ne konas subspeciojn.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda flamengo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Fenikopteroformaj Phoenicopteriformes
Familio: Fenikopteredoj Phoenicopteridae
Genro: Fenikoptero Phoenicopterus
Specio: P. andinus
Phoenicopterus andinus
Philippi, 1854
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La plej granda parto de la plumaro estas rozblanka, sed pli rozkolora en antaŭa kolo kaj brusto. La flugilkovriloj havas ruĝajn makulojn. La flugilpinto estas nigra, kiel en aliaj flamengoj. Tiu ĉi neotropisa specio estas la ununura inter flamengoj kiu havas flavecajn krurojn, kio diferencigas ilin disde la Phoenicopterus jamesi, kiu havas ruĝajn krurojn kaj de la Phoenicopterus chilensis, kiu havas same sed kun bluaj supraj partoj, ambaŭ estantaj ankaŭ en Ĉilio. La beko estas flava ĉebaze kaj plej granda parto nigra -la flamengo kiu havas plej nigran bekon-. Ili estas 110 ĝis 120 cmj grandaj. Kiel la Phoenicopterus jamesi, ili havas nur tri fingrojn, diference de la aliaj flamengoj kiuj havas kvar. Ĉiukaze tiu ĉi estas la ununura flamengo kiu havas flavajn krurojn kaj nur tri fingrojn.[3]

Kutimaro redakti

Kiel aliaj flamengoj demetas nur unu blankan ovon sur kota tureto. Ili nestas kolonie, ĉefe en solecaj partoj ĉirkaŭ lagoj. Idoj tuje elnestiĝas kaj eknaĝas. Tuje (10 tagojn post eloviĝo) la gepatroj flugas al aliaj hunidejoj por manĝi kaj la flamengidoj restas zorgitaj de are da plenkreskuloj. Post tri monatoj la idoj jam ekflugas, ĉefe norden.

La nombro malkreskas pro sekeco kiu malsuprenigas akvonivelon kio malhelpas nestadon kaj faciligas rabadon faritan de Kulpea lupovulpo, kio fakte estas specio de sovaĝa hundo pli rilata al hundoj ol al vulpoj. Ili vivas arece, po grupo da dekoj ĝis miloj da membroj.

Tiuj flamengoj, kiel aliaj flamengoj, filtras akvon en neprofundaj akvoj de altoandaj lagoj por forpreni etajn bestojn kaj planktojn per specialaj flitriloj en la beko, eĉ pli malgrandajn ol ĉe la aliaj flamengoj.

Ili povas malsupreniri vintre ĉe marbordaj malsekejoj.

Dieto redakti

La Andaj flamengoj manĝas el la malsupra tavolo de la lago malgrandajn erojn, ĉefe diatomeojn.[4] La Andaj flamengoj havas profundan kanalon ĉe beko; la supra makzelo estas pli mallarĝa o ll a malsupra kaj tio kreas vakuon en la dorsa surfaco de la beko.[5] La beka morfologio de la Andaj flamengoj kreas manĝan mekanismon kiu helpas en ties manĝo de diatomeoj nome inerta kolizio Arkivigite je 2011-08-21 per la retarkivo Wayback Machine. Tiu mekanismo permesas ke manĝeroj pli densaj ol akvo, kiaj diatomeoj, kolizias kun la filtra surfaco de la beko kaŭzante ke la akvo elfluas el la buŝo kaj lasas diatomeojn en la flamenga beko.[4] Kiel menciate, Andaj flamengoj manĝas siajn rimedojn en neprofundaj salecaj akvoj. Andaj flamengoj montras plej flekseblan mangomodelon kompare kun tiuj de la Ĉilia kaj de la Punaa flamengoj.[6] Studo montris, ke grupiĝo de la Andaj flamengoj kun la Ĉilia flamengo aŭ kun la Punaa flamengo faras ke la Anda flamengo adoptas la manĝomodelojn de la specioj kun kiuj ili grupiĝas.[6] Tiele, grupiĝintaj kun la Ĉilia flamengo, ili uzas moderan kaj profundan manĝonivelan strategion pli aŭ same kiel espereble. Se ili grupiĝis kun la Punaa flamengo ili adoptas bordon kaj neprofundan manĝonivelan strategion.[6] Tamen, la ĝenerala manĝokutimo de la Anda flamengo restans neklara kaj necesas pliaj studoj por determini tiun procezon.[4]

Migrado redakti

Somere la Andaj flamengoj loĝas en salaj lagoj kaj migras al pli malsupraj humidejoj por vintro.[7] La kaŭzo de tiu migrado el somero al vintro eble rilatas al la pleja arideco de la sala akvejoj dum vintro.[8] La vojo por migrado estas nekonata, sed oni supozas ,ke ĝi okazas inter la ĉiliaj reproduktejoj kaj la humidejoj de centra kaj okcidenta Argentino.[8]

 
Flamengoj manĝas en lago de altiplano de Salar de Atacama, Ĉilio

La specistatuso de la Anda flamengo redakti

La Anda flamengo estas konsiderita vundebla specio pro nenaturaj ŝanĝoj en ĝia habitato.[9] La plej gravaj ŝanĝoj ŝuldiĝas al la minado kaj al homa ĝenado. Oni ĉirkaŭkalkulis 34.000 ekzemplerojn en 1997 por teritorio de ĉirkaŭ 189.000 km².

Minado redakti

La habitato de la Anda flamengo konstante ŝanĝiĝas pro homa agado. La ĉefa grava minaco al la fenikoptera populacio estas nenaturaj minaj elfosadoj, kiuj okazas ĉe la fino de la somera pluvsezono.[10] La habitato de la Anda fenikoptero estas riĉa je komponaĵoj el boro, specife borakso.[10] Borakso estas sufiĉe toksa ĉe altaj dozoj al bestoj kiel ekzemple la Anda fenikoptero, sed ne al homoj.[11] Studoj testantaj la efikojn de boraksomalkovro en bestoj montras ke troa boro estas kialo por skeletaj kriplaĵoj, kardiovaskulaj difektoj kaj degenero de la testikoj.[11] Borakso estas derivaĵo de borata acido; studo komparanta la toksologion de boratoj determinis ke saloj de bora acida produktas kompareblajn efikojn.[11] Studo sur la mina medio determinis ke nur kvin gramoj da borakso povas produkti malutilojn en bestpopulacioj, sed homaj laboristoj restas netuŝitaj ĉe tiuj koncentriĝoj.[11] Tial, la ministoj restas netuŝitaj dum la bestoj suferas pro disvolviĝa kaj reprodukta toksecoj.

Studo pri Lago Salinas en Peruo montras ke minfirmaoj establis sin najbare al la nestumantaj ejoj de la fenikopteroj, kaj ia minado estas farata proksime de fenikopteraj reproduktaj lokoj kaj manĝejoj.[10] Fenikopteroj prirezignis pri iliaj nestantaj ejoj se minado estis iniciatita post la establado de nestokolonioj kaj en certa proksimeco. Rezultoj de tiu studo montris ke pliiĝo de esplorado per hidrokarbido gvidis al malkreskinta sukcesa frekvenco por reproduktado. Malpli ol unu procento de la fenikopteroj observitaj estis junaj.[7] La malkreskinta reprodukta sukceso povas ŝuldiĝi al boraksomalkovro aŭ al ŝanĝita medio kaŭze de buldozoj ĝenantaj la lagoliton.[10] Minado kreas ŝlimecan medion, kiu kaptas fenikopterojn, kaj tiel kreskiganta ties mortindicon.[10] Enketoj faritaj al loĝantoj proksime de la minadagadoj raportis vidojn de mortintaj fenikopteroj elfositaj de la buldozoj.[10]

La ekstraktadoprocezo ankaŭ influas la akvodisponeblon.[10] Andaj fenikopteroj filtras la surfacon de akvo por manĝaĵo, sed boraksominado poluas tiun akvon.[4] Kune kun la poluo, la ekstraktadoj akcelas la forigon de la laga malsekeco.[10] Per limigado de la kvanto de akvo en la lago, minfirmaoj povas pliigi videblecon, tiel kontribuante al pli optimuma minado.[10] Studo komparanta la korelacion inter akvodisponeblo kaj fenikoptera populacio determinis ke la nombro da fenikopteroj estis forte korelaciitaj al la proporcio de akvo en la lago.[4] Kun nesufiĉa manĝaĵprovizado kaj ĝenita vivejo, la malkresko en idoj ŝajnas neevitebla.

Homa ĝenado redakti

Ne nur estas la idonumeroj de la fenikopteroj malpliigitaj pro minagado, sed ili ankaŭ estas influitaj de la ovokolekto fare de lokanoj. Tiu kontraŭleĝa ĉasado pliiĝis pro pliiĝo en internacia postulo de flamengovoj.[8] Ŝtelĉasado estas farita de fakorganizitaj grupoj ene de Ĉilio; la grupanoj kaptas la fenikopterojn kaj eksportas ilin al Eŭropo, Usono, kaj aliaj transmaraj cellokoj.[8] La eksportadoprocezo estas farata plejparte en la Altiplano, kiu estas areo kiu havas profunde kulturajn radikojn en ovoŝtelĉasado.[8] Dum la reprodukta sezono, ankaŭ lokaj familioj prenas ovojn el fenikopteraj nestoj.[10] La forigo de ovoj povas ĝeni la nestan procezon kaj kaŭzi ke la fenikopteroj prirezignas sian neston, eĉ se kelkaj ovoj restas.[10] Ovoforigo eble estus akceptebla se la lokaj loĝantaroj estus subnutritaj, sed studoj pri la dietoj de lokanoj montras neniun proteinomankon.[10] En la studareo, la lokanoj bredas lamojn kaj alpakojn, kiuj ofertas pli altan enhavon de proteino ol la flamengaj ovoj.[10]

Kun minagadoj, neregulita turismo setlis sur la vivejon de la fenikopteroj. Dum tempo, multaj torfejoj akumuliĝis ĝenerale en la tero.[10] Tiuj marĉoj iom post iom malsupreniĝas kaj komencas alflui en la lagon.[10] Kiam la marĉoj eniras la lagon, ili malpliigas la surfacan areon de la akvo kaj malhelpas la fenikopterojn el enirado al la lago por manĝi.[10] Kiel rezulto de minado kaj de turismo, novaj infrastrukturoj, kiaj ekzemple aŭtovojoj, estas efektivigitaj en Andoj.[10] Ekzistas nun aŭtovojoj kiuj funkcias ĉe la habitato de la fenikopteroj.[10] Kun la aldono de tiuj vojoj, alirebleco al la habitatoj de la fenikopteroj pliiĝis, kondukante al plia komerca minado kaj turismo, kiuj siavice rezultas en malutilaj efikoj al la Anda fenikoptera populacio.[10] La evoluo de novaj infrastrukturoj kaŭzis drastan fragmentiĝon de la lago, malpliigante la biodiversecon kaj pliigante la eblecon de formorto por ĉiaj specioj .[10]

La postulo de surfaca kaj subtera akvoj, energiproduktado, kaj transportado, same kiel neregulita turismo kreskis en la lastaj du jardekoj. Tiuj pliiĝoj estis dokumentitaj kiel plej signifaj en Ĉilio, ĉefloko por Andaj fenikopteraj reproduktaj kolonioj.[7] Kiel sekvo, tiuj areoj estas densaj el toksaj kunmetaĵoj pro esplorado de mineraloj kaj hidrokarbido; tiu ekspluato pliiĝis en la lastaj du jardekoj.[7] Ekde la 1980-aj jaroj, la nombro de sukcesaj reproduktaj kolonioj kaj la totala produktado de flamengidoj de Andaj fenikopteroj malkreskis.[7] Kiel rezulto, la Andaj fenikopteroj estas minacata specio.

Konservoplanoj redakti

Laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo, la Anda flamengo estas “nesufiĉe konata specio."[10] Tiel, malgraŭ esti negative influita dum minimume la antaŭaj du jardekoj, ĝi estis finfine deklarita endanĝerigita en septembro de 2010.[10] En tiu proklamo, estis deklarite ke tiu fenikoptero estus protektita laŭ la Endangered Species Act de 1973.[10] La plej multaj el la areoj en kiu la fenikopteroj loĝas, kaj somere kaj vintre, estis kovrita per la efektivigo de naciaj parkoj. Tamen, tiuj parkoj forestas en habitatoj kie okazas ŝanĝoj. Tiel, ĉefaj reproduktaj lokoj daŭre estas suferantaj la eksteran ĝenadon kiu malpliigas la populacion de la fenikopteroj.[10] Ĉar la Anda fenikoptero estas lastatempa aldono al la listo de endanĝerigitaj specioj, ekzistis malmultaj efektivigaj planoj protekti ilian specion. Tamen, la Nacia Institucio de Krudmaterialo (http://www.nri.org/) nuntempe evoluigas planon. Tiu grupo laboras kun negocistoj por trovi manieron solvi la problemojn de borata ekstraktado, de ovokolektado kaj de ŝtelĉasado.[10] La plano kiun ili evoluigas konsistas el media edukostrategio por informi komercistojn, laboristojn, vilaĝanojn, kaj ajnajn aliajn homojn kiuj povus aperi kiel minaco al la fenikopteroj.[10] Kreskanta konscio jam kreas sian lokon en socio. Ĉe lokaj aŭtoritatoj en la distrikto de Lago Salinas, ili kreis planon por malhelpi kontraŭleĝajn agojn kaj trovi eblajn solvojn al nunaj problemoj.[10] Kreado de Naciaj Parkoj malpliigis la ovokolektadon; tamen, media eduko estos necesa tute por elimini tiun agadon.[10]

La Fenikoptera Specialista Grupo, establita en 1971, aktive provas informi publikon sur la vundebleco de fenikopteroj.[4] Ili elsendas ĉiujaran novaĵleteron por rakonti al legantoj la nunan statuson de pluraj specioj.[4] En la jaro 2000 tiu grupo faris censon kiu montris totalan populacion de malpli ol 34,000 Andaj fenikopteroj, donante al ili la etikedon de plej rara specio.[4] Tiu grupo ankaŭ faras grandajn paŝegojn por evoluigi novajn kontaktojn trans la mondo por informi ĉiun eble. Ĵus, tiu grupo aliĝis kun la Internacia Unio por la Konservo de Naturo por krei agadplanon por la fenikopteroj.[4] Oni aranĝis renkontiĝon en Miamo, Florido, en 2000 por evoluigi grupon por kontroli agadon por protekti la ses speciojn kaj subspeciojn de fenikopteroj.[4]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Hurlbert, S. H. kaj C. C. Y. Chang (1983). "ORNITHOLIMNOLOGY - Effects of Grazing by the Andean Flamingo." Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America-Biological Sciences 80(15): 4766-4769.
  2. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, and C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Version 6.5. Cornell University Press. Elŝutebla el Laboratorio Cornell de Ornitologio
  3. Bornschein, M. R. and B. L. Reinert (1996). "The Andean Flamingo in Brazil." Wilson Bulletin 108(4): 807-808.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 Hurlbert, S. H. 1982. "Limnological studies of flamingo diets and distribution." National Geographic Society Research Reports 14:351–356.
  5. Mascitti, V. kaj F. O. Kravetz (2002). "Bill morphology of South American flamingos." Condor 104(1):73-83.
  6. 6,0 6,1 6,2 Mascitti, V. kaj M. B. Castañera (2006). "Foraging Depth of flamingos in Single-Species and Mixed Species Flocks at Laguna de Pozuelos, Argentina." Waterbirds: The International Journal of Waterbird Biology 29(3): 328-334.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 Caziani, S. M., O. R. Olivio, et al. (2007). "Seasonal distribution, abundance, and nesting of Puna, Andean, and Chilean Flamingos." Condor109(2): 276-287.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Bucher, E. 1992. “Population and Conservation Status of flamingos in Mar Chiquita, Cordoba, Argentina.”Colonial Waterbirds15(2):179-184.
  9. Norambuena, M. C. and M. Parada (2005). "Serum biochemistry in Andean Flamingos (Phoenicoparrus andinus): Natural versus artificial diet." Journal of Zoo and Wildlife Medicine 36(3): 434-439.
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 10,11 10,12 10,13 10,14 10,15 10,16 10,17 10,18 10,19 10,20 10,21 10,22 10,23 10,24 10,25 10,26 10,27 Ugarte-Nunez, J kaj Mosaurieta, L. 2000. “Assessment of threats to flamingos at the Salinas and Aguada Blanca National Nature Reserve (Arequipa, Peru)” Waterbirds 23 (Special Issue 1):134-140.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 Korkmazm Mehmet. 2007. “Estimation of Human Daily Boron Exposure in a Boron-Rich Environment.”British Journal of Nutrition. 98(3):571-575.

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Christopher Perrins: Die große Enzyklopädie der Vögel. Seite 73, Orbis-Verlag, München 1996, ISBN 3-572-00810-7
  • Martin R. De LA Pena: Birds of Southern South America and Antarctica (Collins Illustrated Checklist). Harpercollins Pub Ltd, ISBN 0-00-220077-5