La Anda kreko (Anas andium) estas specio de anaso de Sudameriko. Kiel ĉe aliaj membroj de la grupo de la plaŭdanasoj kaj ĉe aliaj krekoj, ankaŭ tiu ĉi apartenas al la tre diversa genro Anas; pli precize ĝi estas unu el la "veraj" krekoj de la subgenro Nettion.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anda kreko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. andium
Anas andium
(Sclater kaj Salvin, 1873)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi estas limigita al altaj teroj de Andoj de Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro. Ĝi loĝas ĉe fluakvaj humidejoj, prefere ĉe habitatoj marĉaj al riveroj. Konsiderinte ties ampleksan teritorion kaj surlokan abundon, ĝi ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[2]

Aspekto redakti

 

Temas pri birdo tre simila al la Flavbeka kreko, nome temas pri anaso kun malhebruna kapo kiu montras tre fajnan punktecon, kaj ĝenerale helgrizaj al sablokoloraj subaj partoj kun tre malgrandaj malhelaj makuloj en brusto; la dorso estas malhelbruna kun nigreca makuleco ĉefe al malsupra dorso. La vosto estas mallonga. La kruroj estas malhelgrizaj kaj same la beko (kiu distingas la specion el la parenco). La speguleto estas nigraverda kun oranĝaj kaj blankaj bordoj.

Taksonomio redakti

Laŭ analizoj de DNA tiu specio estas plej simila al tiu tre diferencaspekta Nordamerika kreko.[3] Krom la konfuziga rilataro kun la krekoj de kapoj ruĝverdaj, ili kune ĉefe similas al radiado de kreko al la Hinda Oceano.

Tradicie estas agnoskataj la jenaj du subspecioj:

  • Merida kreko, Anas andium altipetens (Conover, 1941) – altaj teroj de nordokcidenta Venezuelo kaj apudaj partoj de Kolombio.
  • nomiga subspecio, Anas andium andium (Sclater & Salvin, 1873) – altaj teroj de Kolombio kaj Ekvadoro.

Tiu specio kaj la Flavbeka kreko estas foje konsiderataj sampecifaj laŭ la nomo Makulkreko (A. flavirostris), sed pli kaj pli la taksonomiistoj traktas ambaŭ kie distinga specio. Kiam oni disigas ilin, la scienca nomo A. flavirostris estas limigita al la Flavbeka kreko.[4]

Notoj redakti

  1. Carboneras (1992), Johnson & Sorenson (1999), Johnson et al. (2000)
  2. Accordi & Barcellos (2006), BLI (2008)
  3. Johnson & Sorenson (1999); vidu tie studadon de la filogenio de la grupo crecca-carolinensis-flavirostris.
  4. Van Remsen (2008)

Referencoj redakti