Andaluzito estas aluminio-silikatmineralo kun formuloAl2SiO5. Ĝi aperas en malgranda kvanto en metamorfaj ŝtonaroj, precipe en sedimentaĵoj.

Andaluzito

Ĝi havas minejojn en White Mountain (Kalifornio) kaj Oreana (Nevada), Usono, plie en Kazaĥstano kaj Transvalo (Sud-Afrika Respubliko). Oni uzas ĝin por ceramikaĵoj, fajrorezistaj brikoj, sparkoj, ktp.

La andaluzito havas ankaŭ juvelŝton-kvalitaj tipoj, kiuj havas verdan aŭ ruĝan koloron kaj formon de gruzo. Oni minas ĝin en subŝtato Minas Gerais en Brazilo kaj en Srilanko.

Ĝi havas la tipon ĥiastolito, kiun oni nomas ankaŭ kruc-ŝtono, ĉar en la kristala trasekco havas nigran krucon sur griza fono. Ĝi formas longetajn, prizmoformajn kristalojn, aperas ĉe argil-ardezo. Oni uzas la kversekcon de la polirita mineralo kiel talismanon

Ĝi estis trovita unua foje en Andaluzio, de tio venas ĝia nomo.

Vidu ankaŭ redakti