Anders Celsius

sveda fizikisto

Anders CELSIUS (esperante "Celsio"; naskiĝis la 27-an de novembro 1701 en Upsalo, mortis la 25-an de aprilo 1744 en Upsalo) estis sveda astronomo, matematikisto kaj fizikisto.

Anders Celsius
Persona informo
Anders Celsius
Naskiĝo 27-an de novembro 1701 (1701-11-27)
en Upsalo
Morto 25-an de aprilo 1744 (1744-04-25) (42-jaraĝa)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Old Uppsala Church vd
Lingvoj latinasveda vd
Loĝloko Svedio vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Subskribo Anders Celsius
Familio
Patro Nils Celsius vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo astronomofizikisto • matematikisto • universitata instruisto • inventistokemiisto • meteologo vd
Laborkampo astronomio vd
Doktoreca konsilisto Jacques Cassini vd
Verkado
Verkoj celsia grado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Celsius studis en Uppsala, fariĝis profesoro en 1730 kaj fondis en 1741 la unuan svedan observatorion. Li priesploris interalie la konekson inter polusaj lumoj kaj ŝanĝoj de la tera magnetkampo, observis la lunojn de la Saturno kaj determinis la helecon de steloj.

Lia plej fama merito estis la propono el la jaro 1742, mezuri temperaturojn laŭ la diferenco inter la ekbolo kaj la ekdegelo de la akvo. Li formis sian celsian skalon tiamaniere, ke li je 0 gradoj fiksis la ekbolon kaj je 100 gradoj la ekdegelon. Carl von Linné poste inversigis tiun ĉi skalon, difinante la degelopunkton je 0 gradoj kaj la bolopunkton je 100 gradoj. En tiu formo la skalo estas ankoraŭ uzata, kiel sola normigita alternativo al la kelvina skalo de Lordo Kelvino, kiu uzas la saman relativan unuon, sed havas nulejon ĉe −273,15 °C (la plejeble malalta temperaturo, la absoluta nulpunkto, kie molekula moviĝo ĉesas).

Vidu ankaŭ redakti