Andiĝono

urbo en Uzbekio

Andiĝono (uzbeke Andijon [andiʤɒn]) estas urbo en la oriento de Uzbekio. La 1-an de januaro 2005 en la urbo vivis 318 439 loĝantoj, en la tuta aglomeraĵo 542 617 loĝantoj. La urbo situas 350 kilometrojn oriente de la urbo Taŝkento en la Fergana Valo kaj estas ĉefurbo kaj kultura centro de la samnoma regiono Andiĝono.

Andiĝono
urbego • urbo
Administrado
Poŝtkodo 170100
Demografio
Loĝantaro 547 800  (2022) [+]
Loĝdenso 7 403 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 72° 21′ O (mapo)40.78194444444472.344166666667Koordinatoj: 40° 47′ N, 72° 21′ O (mapo) [+]
Alto 500 m [+]
Areo 74 km² (7 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Andiĝono (Uzbekio)
Andiĝono (Uzbekio)
DEC
Andiĝono
Andiĝono
Situo de Andiĝono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Andijan [+]
vdr

Historio redakti

La urbo fondiĝis en la 9-a jarcento. Iom post iom la loĝloko iĝis grava komerca centro laŭlonge de la Silka Vojo kaj en la 15-a jarcento deklariĝis provinca ĉefurbo.

En la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi estis parto de la Ĥanlando Kokando.

En 1876 la armeo de la Rusia Imperio konkeris la urbon. Ribelo kontraŭ la rusiaj okupantoj en 1898 estis sange subpremita.

Iom poste, tertremo la 13-an de decembro 1902 kaŭzis fortajn damaĝojn. Pli ol 4 000 homoj mortis.

 
satelita foto de la urbo

La urbo estas la naskiĝloko de Mohamed Babud Ĥan (1483–1530), la fondinto d la Mogola Imperio en Barato. Interalie vidindas la en 1989 honore al li malfermita muzeo en la urbo.

La 13-an de majo 2005 en subpremo de ribelo pluraj centoj da urbanoj estis mortpafitaj pere de armeaj kaj paramilitaj unuoj de la uzbeka registaro. La antaŭan nokton urba malliberejo estis sturmita fare de grupo da ribeluloj, kiuj liberigis multajn el la tiutempe proksimume 730 malliberigitoj. Iniciato de la ribelo estis proksimiĝanta jura proceso kontraŭ 23 personoj, kiuj estis akuzitaj esti perfortemaj islamistoj en kontaktoj al la malpermesita movado Hizb ut-Tahrir.

Ekonomio redakti

Andiĝoni estas centro de elektronika, teksaĵa kaj nutraĵa industrioj. En la ĉirkaŭaĵo kultiviĝas kotono, kaj elteriĝas nafto kaj tergaso.

 
situo de la urbo en mapo de la Fergana Valo

Referencoj redakti