Andor Dudits [dudiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudits Andor estis hungara pentristo, altlerneja instruisto, prezidanto de Societo Benczúr. Lia familia nomvarianto estis Dudics [dudiĉ].

Andor Dudits
Persona informo
Naskonomo Dudits Andor
Naskiĝo 24-an de junio 1866 (1866-06-24)
en Peŝto
Morto 7-an de septembro 1944 (1944-09-07) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Pentraĵo de Andor Dudits pri Francisko Rákóczi la 2-a

Andor Dudits [1] naskiĝis la 25-an de junio 1866 en loko, kie nun estas Budapeŝto, li mortis la 7-an de septembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Andor Dudits frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, en 1886 li studis en arta akademio de Vieno, en la sekva jaro en simila instituto de Munkeno, inter 1892 kaj 1897 en majstrolernejo de Gyula Benczúr. Lia alia instruisto estis Simon Hollósy. Ekde 1895 li pentradis ankaŭ freskojn, sekpentraĵojn, grandajn pentraĵojn. En 1925 li ekinstruis en Reĝa Belarta Altlernejo. Li estis ŝatata pentristo dum regaddo de Miklós Horthy, tial dum la socialismo li ne estis konforma, lia nomo mankas el tiutempaj leksikonoj. Li ricevis ŝtatan premion en 1931. Li edziĝis en 1901, post 3 jaroj filo naskiĝis.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Lovas párbaj (antaŭ 1890)
  • Klinikai ambulatórium (1890)
  • Vasárnap délután (1890)
  • Dunaparti jelenet (1891?)
  • Kardvágás (1898-1901, sekpentraĵo en Parlamentejo (Budapeŝto))
  • Eskü a Vérmezőn (1920)
  • Önarckép (memportreto)
  • Önarckép szerzetesi ruhában
  • Alkony
  • Hölgy kalappal és gyöngysorral
  • altara bildo por katolika preĝejo de Recsk (1893)
  • murpentraĵo en Universitato de Pécs

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2015)

Fontoj redakti