Andor Endre Gelléri

Andor Endre GELLÉRI, hungare Gelléri Andor Endre, estis hungara verkisto. Li estis grava figuro de la hungara novelo.

Andor Endre Gelléri
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1906 (1906-03-30)
en Budapeŝto
Morto 6-an de majo 1945 (1945-05-06) (39-jaraĝa)
en Wels
Tombo Óbuda Jewish Cemetery vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Andor Endre Gelléri
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis la 30-an de marto 1906 en Budapeŝto. Li mortis en majo 1945 (la preciza tago ne estas sciata) en Wels (Aŭstrio).

Biografio redakti

Gelléri naskiĝis en malriĉa proleta familio. Laŭ deziro de lia patro, metalkonstruisto, li ĉesigis gimnazian edukon kaj frekventis teknikan faklernejon en Budapeŝto. Li laboris en diversaj uzinoj, fabrikoj, dume li debutis kiel novelisto en 1924. Poste, kiel talenta verkisto, li ricevis financan apogon por lerni en Italio kaj Germanio. Liaj apogantoj estis Zsigmond Móricz kaj Milán Füst, noveloj liaj aperis eĉ en la revuo Nyugat. En 1933 debuta novela libro aperis. Dum la 2-a mondmilito li ofte estis trudlaboristo, ĉar li estis judo. Fine de la milito la usona armeo liberigis lin el la koncentrejo Mauthausen-Gusen, sed mallonge poste li mortis pro tifo.

Inter 1931 kaj 1935 li ricevis premiojn (Baumgarten-distingo en 1932, Baumgarten-jarpremio en 1934).

Verkoj (elekto) redakti

  • A nagymosoda (La granda lavejo), unusola romano, 1930
  • Kikötő (Haveno), novelaro, 1935
  • Egy önérzet története (Historio de memrespekto), aŭtobiografio, 1957
  • Összegyűjtött novellái (Kolektitaj noveloj), 1964
  • Válogatott művei (Elektita verkaro), 1981

En Esperanto aperis redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio