Andor Lendvai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvai Andor estis hungara operkantisto (baritono), altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Leopold, lia baldaŭa familia nomvarianto estis Lendvay [lendvai].

Andor Lendvai
Persona informo
Naskonomo Leopold Andor
Naskiĝo la  20-an de majo 1901(nun 1901-05-20)
en Hungario Vác (Hungario)
Morto la 13-an de majo 1964
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano György Lendvai
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Andor Lendvai [1] naskiĝis la 20-an de majo 1901 en Vác, li mortis la 13-an de majo 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Andor Lendvai forlasis la gimnazion en sia naskiĝurbo kaj li rifuĝis al migranta teatra trupo. Li akiris diplometon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1919, diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1923. Li debutis kiel operkantisto en Nacia Teatro (Szeged), en la sekvaj jaroj li aŭ plulernis, aŭ kantadis en Viena Ŝtata Operejo, Milano, Munkeno (1928). En 1933 pro la nazioj li faris turneon en Italio, en la sekva jaro li aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde 1935 li ankaŭ instruis en muzika lernejo. Inter 1939 kaj 1945 li havis rolojn nur en la juda teatro pro la kontraŭjudaj leĝoj, depost la 2-a mondmilito li denove estis membro de Budapeŝta Opero. Ekde 1949 li ankaŭ instruis en la Muzikakademio. En 1961 li pensiuliĝis, sed li instris ĝismorte. Li ricevis premion en 1961.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Lia libro redakti

  • Két felvonás között memuaro, 1942)

Fontoj redakti