Andor PETERDI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Peterdi Andor estis hungara poeto, tradukisto, ĵurnalisto, membro de Societo Petőfi (1916). Lia filo estis Gábor Peterdi.

Andor Peterdi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1881 (1881-05-28)
en Šoporňa
Morto 27-an de marto 1958 (1958-03-27) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Familio
Edz(in)o Zseni Várnai vd
Infanoj Mária Peterdi • Gábor Peterdi vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andor Peterdi naskiĝis la 28-an de majo 1881 en Hungario, en Sopornya (nuntempa Šoporňa en Slovakio). Li mortis la 27-an de marto 1958 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Andor Peterdi frue eklaboris en Budapeŝto kiel bakisto kaj buĉisto. Baldaŭe li frekventis aktoran lernejon kaj tiutempe jam poemadis kaj aperis lia debuta poemlibro. En 1905 li iĝis ĵurnalisto, li verkis precipe al ĵurnaloj Népszava kaj Erdély. En 1909 li edziĝis al Zseni Várnai. Inter la mondomilitoj li okupiĝis pri komercado de artaĵoj. En 1942 li aliĝis al kontraŭnazia movado. Post la 2-a mondmilito li estis malsana, tial li ne verkadis.

Verkaro (elekto) redakti

  • Szívem (Mia koro) 1904
  • Új versek (Novaj poemoj) 1906
  • tradukitaj poemoj de Émile Verhaeren 1917
  • Őszi szélben vadmadár 1936
  • Üzenet (Mesaĝo) - elektitaj poemoj 1905 – 1955; eldonita en 1957

Fontoj redakti