KRISTÓ András (kriŝto) estis hungara pedagogo, geologo naskita en Sâncrăieni la 10-an de junio 1930 kaj mortinta en Budapest la 14-an de decembro 1994.

András Kristó
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1930 (1930-06-10)
en Sâncrăieni
Morto 14-an de decembro 1994 (1994-12-14) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo geologo
vdr

Biografio redakti

András Kristó la mezlernejon finis en Csíkszereda (1949), la instruistdiplomon pri geografio-geologio li akiris en Universitato Bolyai de Kluĵo (1953). Sian karieron li komencis en Sepsiszentgyörgy kiel hidrogeologo ĉe la mineralakva verŝentrepreno, poste li instruis en Cârţa (Harghita), Csíkszentkirály, Csíksomlyó, ekde 1958 en Miercurea Ciuc, kie li estis ankaŭ lernejestro (1959-66), vicĉefinspektoro lerneja (1968-69). Ekde 1972 li instruis en Balánbánya, ekde 1987 denove en Csíkszereda ĝis sia pensiuliĝo (1990). Lia unua studaĵo aperis en 1955 en jarlibro de muzeo de Sfântu Gheorghe.

Ĉefaj verkoj redakti

  • A Csíki-medence földtörténete (La geohistorio de Baseno Ĉiko), (Csíkszereda, 1956);
  • Hargita megye útikönyve (Gvidlibro), (kun aliaj, ankaŭ en rumana lingvo, Csíkszereda 1973);
  • Románia ásványvizei (Mineralakvoj de Rumanio, (kun Zoltán Kisgyörgy, 1978).
  • Beszélő tájak, (elektitaj studaĵoj) Agora Kiadó, 2007.

Fontoj redakti