András Lukács

hungara esperantisto kaj mediprotektisto

András LUKÁCS - en la hungara kutime Lukács András - estas hungara esperantisto kaj mediprotektisto.

András Lukács
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1951 (1951-12-17) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglaEsperantorusafranca
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo terfizikisto • esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fondaĵo "Talento" redakti

Ene de la Esperanto-movado li aparte konatiĝis pro la fondaĵo Talento, kiun establis la Ekonomikista Grupo de Hungara Esperanto-Asocio en la jaro 1989. La fondaĵo okupiĝis pri kapablo-evoluigo de infanoj kaj mediprotektado. En septembro 1989 la fondaĵo je iniciato kaj gvido de András Lukács ekfunkciigis lernejan klason por ses-jaraj infanoj en urbeto Budaörs (apud Budapeŝto), en kiu interalie ankaŭ partoprenis la 6-jara filo de András Lukács. En la instruprogramo de la Talento-lernejo krome precipe kunlaboris Péter András Rados, kunaŭtoro de la superintensaj kursoj, la poldevena filologino Esperantina Mirska kaj Balázs Wacha, kiu flegis la lingvoscion de infanoj en la tria studjaro kaj akompanis ilin al la eksterlandaj vojaĝoj. La instruprogramo emfazis ĉefe matematikon kaj fremdajn lingvojn. Kiel enkondukan fremdan lingvon la infanoj lernis Esperanton. 12 infanoj en la unua kaj la dua studjaroj lernis Esperanton ĉiutage 3 horojn. En la tria studjaro ili komencis lerni la francan lingvon. Jam ĉe la fino de la unua lernojaro videblis la evoluo de la lernantoj kaj evidentiĝis la sukceso. Post 3-jara eksperimento komencis la lernadon la dua klaso. Tie la laboro baziĝis sur la spertoj de la unua klaso. Ekde tiu tempo oni jam povas paroli pri vera lernejo kaj ne nur pri eksperimenta klaso. Ekde septembro de la 1993-a jaro Talento-lernejo havis tri klasojn: unuan, duan kaj kvinan. La lernejo funkciis en la sama konstruaĵo kiel la oficejo de Fondaĵo Talento, kiu subtenas la lernejon. Tamen en 1994 la fondaĵo protestis kontraŭ konstruota aĉetcentro apud la lernejo, kaj post tio la loka registaro ne plu apogis la lernejon - tio en 1994 aŭ iom poste signifis la finon de la projekto.

Mediprotektado redakti

Nun András Lukács en Hungario publike precipe konatas kiel aparte aktiva mediprotektisto.

Eksteraj ligiloj redakti