András Párniczky

András Párniczky [andrAŝ pArnicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Párniczky András estas hungara ĵazgitaristo, instruisto, orkestrestro.

András Párniczky
András Párniczky
András Párniczky
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1972 (1972-04-12) (51-jaraĝa)
en Ĝenevo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

András Párniczky[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1972 en Ĝenevo.

Biografio redakti

András Párniczky maturiĝis en 1990 en Budapeŝto, poste li ricevis muzikedukojn en muzikinstituto en Vieno (1991–1992), muziklernejo en Budapeŝto (1992–1996), Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (1996–2000 kun diplomo), Reĝa Muzikakademio (Hago) helpe de stipendio (2001–2002). En 2016 li akiris MEd diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt. Jam dum la studjaroj li fondis ĵazkvarteton kaj ĵazkvinteton, krome li muzikis ankaŭ en similaj orkestroj. En 2001 li fondis tian orkestron, kie estas unuigitaj la ĵazo kun klezmero. Kun tiuj orkestroj li faris koncertojn en multe da landoj. Inter 2003-2008 li instruis en muziklernejo en Budapeŝto, en alia muziklernejo inter 2010 – 2018. Liaj muzikkritikoj konstante aperis ekde 2004.

Fontoj redakti

Referencoj redakti