André Courrèges [andʁe kuʁɛʒ] (naskiĝis la  9-an de marto 1923(nun 1923-03-09) en Pau, mortis la 7-an de januaro 2016 en Neuilly-sur-Seine) estis franca modkreanto, konata pro sia futurisma dezajno. 25-jaraĝa, post studado de civila inĝenierado, li iris al Parizo por labori en la mod-entrepreno de Jeanne Lafaurie[1]. Kelkajn monatojn poste, li iris al Balenciaga.

André Courrèges
Persona informo
Naskonomo André Courrèges
Naskiĝo 9-an de marto 1923 (1923-03-09)
en Paŭo
Morto 7-an de januaro 2016 (2016-01-07) (92-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Mortokialo Parkinsona malsano
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater School of the Parisian Couture Union
Familio
Edz(in)o Coqueline Courrèges
Okupo
Okupo grand couturier • inĝenieroentreprenistopiloto
TTT
Retejo https://www.andrecourregespatrimoine.com/
vdr

Courrèges estis influita de moderna arĥitekturo, teĥnologio, novaj ŝtofoj, modernismo kaj futurismo en Arto kaj Dezajno. Pluraj dezajnistoj faris similan aserton, inkluzive Coco Chanel, kiu kunlaboris kaj konis multajn modernajn artistojn, kaj Mary Quant, kies kariero iamaniere paralelis tiun de Courrèges (ambaŭ Courrèges kaj Mary Quant faris postulon pri la invento de la minijupo). Courrèges puŝis siajn ideojn ĝis la ekstremo, produktante iujn el la plej distingaj dezajnoj de la 20-a jarcento.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Erik Orsenna. (2008) Courrèges (france). Éditions Xavier Barral. ISBN 978-2-915173-27-7.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo André Courrèges en la angla Vikipedio.