André LE NÔTRE (naskiĝis la 12-an de marto 1613 en Parizo, mortis la 15-an de septembro 1700) estis la ĝardenisto de la franca reĝo Ludoviko la 14-a ekde 1645 ĝis 1700. Li estis precipe komisiita pri la kreado de la parko de la kastelo de Versailles, sed ankaŭ de tiuj de Vaux-le-Vicomte aŭ de Chantilly. Lia kariero komencis en 1643, kiam Anno de Aŭstrio (la patrino de la reĝo) nomumis lin kiel "desegnisto de la plantoj kaj de la terasoj".

André Le Nôtre
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1613 (1613-03-12)
en Parizo
Morto 15-an de septembro 1700 (1700-09-15) (87-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo de Sankta Roĥo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jean le Nôtre
Okupo
Okupo Pejzaĝarkitektoartistoarkitektoĝardenisto • dezajnisto
Verkoj Gardens of Versailles
vdr
Plano de la ĝardeno de Versailles
Ĝardenoj de la kastelo Vaux-le-Vicomte.

Ekde 1645 ĝis 1646, li sukcese modernigis la ĝardenojn de la kastelo de Fontainebleau, kaj sevke kreis la ĝardenojn de Vaux-le-Vicomte pro peto de Nicolas Fouquet. En 1662, Le Nôtre eĉ desegnis la planojn de Greenwich por Karlo la 2-a de Anglio. Li cetere renovigis la ĝardenojn de la Kastelo de Saint-Germain-en-Laye, kaj tiujn de la kastelo de Saint-Cloud por Filipo de Francio, la frato de la reĝo.

André Le Nôtre estis plie tre fama kortegano, kaj tio ebligis al li konkeri la privatan amikecon de Ludoviko la 14-a. Liaj ĝardenoj, nediskuteble barokstilaj, estis la unuaj "francmanieraj ĝardenoj" (jardins à la française).

La patro de André Le Nôtre, Jean Le Nôtre, simile estis la ĝardenisto de la reĝo Ludoviko la 13-a.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti