André de Resende (1498-1573) estis dominikana monaĥo kaj patro de la portugala arkeologio, humanisto, antropologo, poeto kaj teologo. Li fakiĝis pri Antikvaj Grekio kaj Romo krom esti granda portugala pensisto kaj mentoro de la infanto Dom Duarte, 4-a Duko de Guimarães (1515-1540), filo de Emanuelo la 1-a (1469-1521), reĝo de Portugalio kaj ties edzino Maria de Hispanio (1482-1517), ankaŭ konata kiel Maria de Aragonio kaj Kastilio.

Andreo de Rezende
(1498-1573)
Sententiarum memorabilium, cum ethnicarum tum christianarum ex probatissimis, verko publikigita en 1593
Sententiarum memorabilium, cum ethnicarum tum christianarum ex probatissimis, verko publikigita en 1593
Persona informo
Naskiĝo 1498
en Eboro,  Portugalio
Morto 9-a de decembro 1573
en Eboro,  Portugalio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaportugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Lisbono, Univ. Alcalá de Henares, Universitato de Salamanko
Profesio
Okupo arkeologo • humanisto • teologo • antropologo • verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Andreo de Rezende estis filo de Pero Vaz de Resende kaj Ângela Leonor de Góis. Kiam li estis dujara li orfiĝis pri sia patro kaj en 1508 li studis gramatikon ĉe Stefano Kakalejro. Kiam li estis dekjara, li engaĝiĝis en la monaĥejo ĉe la Ordino de Sankta Dominiko de Guzmano, en Eboro. En 1533, ni trovas lin denove en Portugalio en la monaĥejo de Sankta Dominiko, en Eboro, tiam kiam li estis invitita por esti majstro de la infanto Dom Duarte, kiun li akceptis, translokiĝante do en la dominikanan ordinon en la situacio kiel sekulara klerikulo.

Samtempe, li okupis la seĝon pri homsciencoj en la Universitato de Lisbono kaj tiam li ekinstruis en 1537 en la Universitato de Koimbro.[1] Andreo de Rezende probable estis pioniro pri arkeologio en Portugalio, al kiu li zorge sin dediĉis, kaj oni ŝuldas al li la unuan studon pri la epigrafaj monumentoj de la romia epoko, en Portugalio. Li profunde enradikiĝis kiel ideanto de la portugala renesanco kaj kiel disvastiganto de la latinaj kaj grekaj studoj, kiujn li lasis vastan beletran produktadon, verkitan en la latina kaj portugala.

Inter 1513 kaj 1517, li studis en la Universitato de Alcalá de Henares, kaj en la sekvanta jaro li ekstudis en Salamanko, havante kiel majstron pri la greka, latina kaj retoriko sian sampatrujnanon Aires Barbosa (1460-1540). Inter 1518 kaj 1526, li vojaĝis ĝis la sudo de Francio kaj tie li restis dujare, irante inter Marsejlo kaj Aikso Provenca, tie kie li ricevis la ordino kiel diakono. En 1529, li estis en Loveno, kie li sin donis al granda beletra aktiveco, kio kulminis kun liaj verkoj Encomium urbis et academiae Lovaniensis kaj Erasmi Encomiu[2], kiuj estis lanĉitaj en Bazelo, en 1531. Loveno estis belga urbo tie kie Andreo de Rezende ekkontaktis la humanismajn kurentojn, fariĝinte amiko de famaj personoj, amikoj de la pensisto Erasmo.

Selektita Verkaro redakti

Verkaro en la latina redakti

  • Narration rerum gestarum in Índia a Lusitanis, Loveno, 1530
  • Epistola de Vita Aulica, Loveno, 1533
  • Genethliacon Principis Lusitani ut in Gallia Belgica celebratm est a viro clarissimo D. Petro Mascaregna regia legato, Mense decembri, Bononiae, 1533
  • Oratio pro Rostris pronuntiata in Olisiponensi Academia, clanedis Octobribus, Lisboa, 1534
  • De verborum coniugatione commentarius, Lisboa, 1540
  • Vincentius, Levita et Martyr, Lisboa, 1545
  • Oratio habita Conimbricae in Gymnasio regio anniversario dedicationis eius die IV calend. Julii, Coimbra, 1551; (Preĝo de Andre de Resende elparolata en la Kolegio de la Artoj en 1551
  • In obitum D. Joannis III, Lusitanine regis, Conquestio, Lisboa, 1557
  • Epistolae tres carmine, Lisboa, 1561
  • Carmen Endecasyllabon ad Sebastianum Regem Serenissimum, Lisboa, 1567
  • Ad manturandum adversus rebellis Mauros expeditionem cohartiatio, Évora, 1570
  • Ad epistolam D. Ambrosii Moralis viri doctissimi, Responsio, Évora, 1575
  • De Antiquitatibus Lusitaniae, Évora, 1593

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti


Referencoj redakti

  1. La Universitato de Koimbro plurfoje translokiĝis al Lisbono kaj revenis al ĝia sidejo en Koimbro, pro tio la konfuzo.
  2. Respektive, Laŭdo al la urbo kaj akademio de Loveno kaj Laŭdo al Erasmo de Roterdamo.