Andrés Bravo del Barrio

hispana esperantisto

Andrés BRAVO DEL BARRIO estis hispana esperantisto kaj poste idisto.

Andrés Bravo del Barrio
Persona informo
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1901 li publikigis gazeton kun la nomo Esperanto, unuan Esperanto-gazeton en Hispanio en Santandero. Poste, en Madrido, Bravo del Barrio starigis en societo Fomento de las Artes ("Progresigo de la Artoj") fakon titolitan "sekcio internacia Esperanta". En 1907, li estis unu el la fondantoj de la Centra Esperantista Grupo en Madrido.

Poste li transiris al Ido kaj en 1914 kreis planlingvon Europeo. En 1918 li verkis artikolon, en kiu li defendis la disvastigadon de Esperanto, ĉar tio helpos la fortigon kaj disvastigon de la hispana kiel fremda lingvo. Kiam kreiĝis la Ligo de Nacioj, en 1920, Bravo del Barrio forte proponis la hispanan kiel internacia lingvo de tiu organo.[mankas fonto]

Li ankaŭ interesiĝis amatore pri la arkeologio de sia regiono.

Verkoj redakti

  • "Dibujo con la situación de las ruinas de Bernorio y la antigua Vellica. Incluye un croquis general y otro de aproximación". Madrid, 1913.
  • "El Castellano". CASTILLA. Revista Regional Ilustrada año I núm 4. Toledo: 10 de mayo 1918. p.48.