Andrajos (ĉifonoj) estas tipa plado de la provincoj Ĥaeno, Albaceto, Granado kaj Murcio, Hispanio.

Ĝi konsistas el stufaĵo kun tomatoj, cepo, ajlo, ruĝa pipro kaj kuniklo, densigita per faruno. Temas pri plado de kamparanoj kaj kutime konsumata vintre. Variantoj de la plado devenas de la speco de viando uzata. Leporo kaj moruo ofte estas uzataj anstataŭ kuniklo.