Andrea Boattini

itala astronomo

Andrea Boattini (naskiĝis la 16-an de septembro 1969 en Florenco) estas itala astronomo, diplomita en 1996 de la Universitato de Bolonjo. Li estas abunda malkovrinto de kometoj kaj asteroidoj.

Andrea Boattini
Persona informo
NomoAndrea Boattini
Dato de naskiĝo16-a de septembro 1969
NaskiĝlokoFlorenco
Aĝo54
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li laboris ĉe la Istituto di Astrofisica Spaziale e Fisica Cosmica kaj la Istituto Nazionale di Astrofisica de la Consiglio Nazionale delle Ricerche, en Romo. Li nun estas ano de la teamo de la Catalina Sky Survey.

Kun 21 kometoj malkovritaj aŭ kunmalkovritaj, Boattini estas la unua kometa malkovrinto de Italio. Li estis unu el la tri anoj de la teamo de CINEOS (Campo Imperatore Near-Earth Objects Survey), kiuj malkovris la asteroidon 2004 PY42, kiu poste montriĝis esti kometo kaj estis nomita 167P/CINEOS. Li estas kunmalkovrinto de la damokloido 2009 UG89, ankaŭ kiu montriĝis esti kometo : C/2009 UG89 Lemmon.

La 7-an de oktobro 2008 li retrovis kometon, kiun unue malkovris la 13-an de oktobro 1892 la usona astronomo Edward Barnard kaj, kiu poste estis perdita. Tiu kometo portas nun la nomon 206P/Barnard-Boattini.

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 258 asteroidoj[1] inter 1994 kaj 2006. El ĉi tiuj li dediĉis 12848 Agostino al sia patro kaj 14973 Rossirosina al sia patrino.

Honoroj redakti

En 2005 li ricevis la premion "Meteorite d'oro - Comune di Secinaro" por la sesio "kometo"[2]

La asteroido 8925 Boattini[3] estis nomita en lia honoro.


Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti