Andrea Ypsilanti

germana politikistino

Andrea YPSILANTI (* la 8-an de aprilo 1957 en Rüsselsheim sub la nomo Andrea Dill) estas germana politikistino en la germania socialdemokratia partio SPD). Ŝi ĝis januaro 2009 estis membro de la parlamento de la federacia lando Hesio kaj de marto 2003 ĝis januaro 2009 prezidantino de la partio SPD en Hesio. Krome de januaro 2007 ĝis januaro 2009 ŝi estis prezidanto de la SPD-frakcio en al landa parlamento kaj tiel gvidantino de la parlamenta opozicio.

Andrea Ypsilanti
Persona informo
Andrea Ypsilanti
Naskiĝo 8-an de aprilo 1957 (1957-04-08) (67-jaraĝa)
en Rüsselsheim
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frankfurto vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikistostevardo vd
Aktiva en Wiesbaden vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la landaj parlamentaj balotoj la 27-an de januaro 2008 ŝi estis la pinta kandidato de la hesia partio SPD por la posteno de la landa ministroprezidento. Ŝia partio rivevis plej multajn voĉojn, sed absolutan plimulton ĝi nur povus ricevi ene de koalicio kun la radikale maldekstra partio Die Linke, sed Andrea Ypsilanti antaŭ la baloto promesis ne alianciĝi kun tiu partio, kaj nun estis en dilemo. Fakte la federacia lando Hesio ekde januaro 2008 estis sen formala registaro.

Antaŭvideblis, ke tamen dum aprilo 2008 ŝi per tolero de la pli maldekstra partio tamen elektiĝos ministroprezidentino, kaj la intertempa fazo de rega vakuo finiĝos. Sed la vakuo daŭris multe pli longe: la elekto de Andrea Ypsilanti prokrastiĝis ĝis la 4-a de novembro 2008, kaj la antaŭan tagon kvar socialdemokrataj parlamentanoj – Jürgen Walter, Dagmar Metzger, Carmen Everts und Silke Tesch – anoncis ne doni sian voĉon al Ypsilanti. Tial la elekto nuliĝis, kaj anonciĝis novaj balotoj por la parlamento de Hesio dum januaro 2009. En tiuj balotoj la konservativuloj (CDU, 37,2 %) kaj liberaluloj (FDP, 16,2 %) kune ricevis la absolutan plimulton de parlamentaj seĝoj, kio egalis al signifa malvenko de la landaj socialdemokratoj, kaj Andrea Ypsilanti dum la vespero de la balota tago retiriĝis el la landa politiko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti