Andreas HOFER (naskiĝis la 22-an de novembro 1767, Passeier (Sudtirolo) — ekzekutita la 20-an de februaro 1810, Mantuo) — popolano, profesia gastejestro kaj bestokomercisto, de Suda Tirolo (nun Italio). Kiel gvidanto de la tirola ribelo li meritis grandan respekton kaj admiron eĉ francajn-bavarajn pro liaj prodaĵoj por rezisti kontraŭ la okupo 1809, kiam li sukcesis kolekti kaj kunigi kamparanojn kaj urbanojn kaj armee batali kontraŭ la invadantoj.

Andreas Hofer
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1767 (1767-11-22)
en Sandwirt, Tirolo,  Sankta Romia Imperio
Morto 20-an de februaro 1810 (1810-02-20) (42-jaraĝa)
en Mantuo
Mortokialo pafvundo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Habsburga monarkio
Familio
Edz(in)o Anna Ladurner
Infano Johann Hofer von Passeyr
Okupo
Okupo militestro • terkultivisto
TTT
Retejo http://andreas-hofer.info/
vdr
La portreto de Andreas Hofer

Li naskiĝis en Sankta Leonardo en valo Pasiria (Sudtirolo) la 22-an de novembro 1767 kaj estis, ekzekutita en Mantuo la 20-an de februaro 1810. Niajn tagojn (2009) li estas solene menciata kaj honorata en pastorala letero de la kvar episkopoj de kvar tiamaj diocezoj de Tirolo, nome Salcburgo, Trento, Innsbruck, Bolzano), ĉar la celoj de la popola insurekcio estis motivitaj precipe de religiaj kaŭzoj. La popolo ribelis kontraŭ tiuj, kiuj volis ĝin forigi el iliaj religiaj tradicioj altrudante la persekutecajn francrevoluciajn leĝojn, kaj, instigate de Andreas Hofer, sukcesis venki tri fojojn la bonapartajn generalojn (1809), apogite de la fakta neŭtraleco de Aŭstrio. Fakte, liaj Schützen (defendantoj) superis ankaŭ la nombre superan bone ekipitan armeon gvidatan de Generalo Lefèbvre, kaj tiam Hofer estis nomumita reganto de la tuta Tirolo.

Sed ĝuste kiam Aŭstrio, venkita en la milito de la Tria Koalicio, devis submetiĝi al la Napoleona Imperio, la invito al nova insurekcio koaliciis nur malmultajn fortojn kaj la rezisto estis dispremita. Hofer, perfidite de minacata kamparano, estis arestita kaj kondukita al Mantuo, kie li estis mortpafita de la franca armeo ordone de Napoleono.

Laŭokulaj atestantoj (el Paolo Giussano, Andreas Hofer, Il tirolese che sfidò Napoleone, Ancora, 2010), antaŭ la ekzekuta roto, post laŭtvoĉa pardonanta preĝo, konstatinte ke la responsa oficiro ne kuraĝis ordoni la ekzekuton, por ke tiu ĉi ne estu kompromitita. li mem kriis "Fajron!". Kaj la malŝarĝo lin mortigis!

Monumento de Andreas Hofer en Merano

Jam antaŭe Andreas Hofer insurekciigis la popolon kontraŭ la okupantoj kaj sukcesis obteni praktikajn pacajn kondiĉojn. Se inter la insurekciaj motivoj ne mankis civilaj kaj politikaj motivoj kiel la ĝenerala truda rekrutado kaj nova sistemado de juro pri terenaj propraĵoj, la cemento de la defenda unuiĝo solidiĝis ĉirkaŭ aspiro defendi religian liberecon kaj tradiciajn devotaĵojn kiel la kulton al la Sankta koro de Jesuo. En la tago de la proklamado pri sendependeco la tirola dieto engaĝiĝis dediĉe festis en aparta tago la sanktan koron de Jesuo.

Dum la 20a jarcento Hofer personigas, inter la Tirola popolo, la heroon kiu tenace, sed senfanatike, interpretis kaj defendis la animon de sia popolo.

Al li estis dediĉite, internaciakorde, asteroidon, nome la 17459 Andreashofer. Ankaŭ filmo, titolia Andreas Hofer 1809 — Die Freiheit des Adlers (esperante: Andreas Hofer — La libero de la aglo) lin celebris.

Ankaŭ italaj politikistoj multe konsideris tiun heroon, kiel reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kiu volis viziti la naskiĝdomon (itala teritorio, post la unua monda milito) de la heroo. Tamen, parto de la tirola popolo igis lin enblemo de la rezistado kontraŭ la faŝista italigo de Sudtirolo intertempe asignita al Italio per la Versajla traktato.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti