Andreas Juste

belga advokato; Ido-lingva poeto

Andreas Juste (1918-1998) estis advokato en Charleroi, Belgio. Li malkovris Idon kaj fariĝis idisto en 1940-a jardeko. De tiam ĝis sia morto, li praktikis Idon pasie. Li konsideris Idon kiel sian esprimlingvon por la ideoj kaj sentoj; ĝi estis vere lia lingvo de kreado. Li produktis grandan verkaron en Ido: originalajn poemojn, odojn kaj kantojn poeziajn, eseojn en lingva kaj interlingvistika fakoj, originalajn fabelojn, disvastigilojn por Francparolantoj kaj ankaŭ tradukojn de grandaj Eŭropaj poetoj.

Andreas Juste
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1918 (1918-03-30)
en Charleroi
Morto 30-an de marto 1998 (1998-03-30) (80-jaraĝa)
Lingvoj francaIdo
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo verkistoidistoadvokato
vdr

Krome, li redaktis grandan nombron da artikoloj por Progreso kaj aliaj idistaj publikigaĵoj. Danke al profunda studo de la tekstoj de pioniroj de Ido, kaj speciale de Couturat, li iĝis fakulo pri Ido, kaj liaj opinioj estis respektataj de idistoj.

En 2012 dokumentaro de Andreas Juste estis transdonita al la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko.[1]

Verkoj redakti

  • Rinaldo. La serchado. Poemo herokomedia en 10 kantoj. Unua parto (1-6-a kantoj). Kun historia kaj lingva komento de D-ro Herman Pilfender. Gilly 1962: /aŭtoro/.
  • Rinaldo. Dua parto (7-10-a kanti). Gilly 1962: /aŭtoro/.
  • Soneti. Originale komponitaj en Ido. Hoting 1963: Sueda Ido-Federuro. 22 p.
  • A Couturat. Odo por l'anirversario de lua morto, 1914-1964. Originale en Ido. Zuriko 1966: Buchdruckerei Berichtaus. 20 p.
  • Pri tolero. Epistolo. Gilly 1971: aŭtoro.
  • Epistolo V. Por respondar a verd akuzi. /Gilly 1972: aŭtoro/. 9 p.
  • Pri tolero. Epistolo originale kompozit en Idolinguo. Zuriko-Gilly 1972: «Suisa Ido-Buletino». 16 p.
  • La serchado. Poemo hero-komika en dek kanti. Gilly 1972: eldono de la aŭtoro. 14 + 178 p.
  • Antologio dil Idolinguo 1908-1928. Kun enkonduko de Tazio Carlevaro. Unua volumo. Gilly 1973: aŭtoro. 10 + 20+ 276 p.
  • La fabli dil Olda Korvo. /Zuriko/ 1973: /eld. de la aŭtoro kaj fraŭlino Bosshard/. 34 p.
  • Epistolo sisesma. /Gilly/ 1973: autoro.
  • Du kanti de «La Serchado» originale verkitaj en Ido da A.J. kaj tradukitaj al la Angla kaj la Franca lingvo de B. Bishop e J. Houloux. /Gilly/ 1973: aŭtoro.
  • Epistolo sepesma. Pri l'idista poeti (II). /Gilly/ 1974: aŭtoro.8 p.
  • De divers instanti. Selektita poemi 1961-1974. /Gilly/ 1974: aŭtoro.
  • Epistolo IX. Pri nia nuna jorni. A Futura Samideano. /Gilly/ 1976: aŭtoro. p. 105-120.
  • Bunta garbo. Poemoj tradukitaj al Ido. Gilly 1978: aŭtoro. 94 p.
  • Kontre la poluteri. O: laudi al aquo. /Gilly/ 1978: aŭtoro.
  • Vitra perli. /Gilly 1978: ed. dal aŭtoro/.4+59 p.
  • Antologio dil Idolinguo. Tomo II. Gilly 1979: aŭtoro. 84+276 p.
  • Voci di saji. Poemoj tradukitaj al Ido. /Gilly/ 1982: aŭtoro. 4+60+8p.
  • Fabli di la pigo. Ilustrita de Miryam Juste. /Gilly/ 1983: aŭtoro. 68 p.
  • Nova fabli. Gilly 1983: aŭtoro.
  • La jaro. La 10 epistoli e la 5 satiri 1960-1980. Gilly /1984/: aŭtoro. 18+154+72 p.
  • La renkontro. /Gilly/ 1985: aŭtoro.
  • L'amforo. Poemi originale kompozit en Idolinguo 1962-1987. /Gilly 1987: aŭtoro/.
  • Exterius/Juste, Andreas/: Epigrami. /Gilly/ 1993, Gislero.
  • Un parler d'amis. L'Ido-linguo, langue aŭiliaire 1907-1995. /Gilly 1995: aŭtoro/. 92 p.
  • Idala foliumi. Bellinzona: Editerio Hans Dubois 1998. 80 p. ISBN 88-87282-00-5[2]

Referencoj redakti

  1. Informilo por Interlingvistoj, n-ro 81 (2/2012), p. 5
  2. CARLEVARO, Tazio: Andreas Juste - idista poeto. En: Soziokulturelle Aspekte von Plansprachen. Beiträge der 7. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 7.-9. November 1997 in Berlin. Red. Ulrich Becker. Berlin 1998: Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL). ISSN 1432-3567. p. 44-46.

Eksteraj ligiloj redakti

Biliografio redakti

  • CARLEVARO, Tazio: Andreas Juste - idista poeto. En: Soziokulturelle Aspekte von Plansprachen. Beiträge der 7. Jahrestagung der Gesellschaft für Interlinguistik e.V., 7.-9. November 1997 in Berlin. Red. Ulrich Becker. Berlin 1998: Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL). ISSN 1432-3567. p. 44-46.