Andreas Künzli

svisa esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Andreas "Andy" KÜNZLI (naskita la 5-an de februaro 1962 en Lucerno) estas svisa esperantisto/interlingvisto, slavisto kaj informadikisto, loĝanta en Berno.

Andreas

Interlingvisto, slavisto, informadikisto
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1962
en Lucerno, Svislando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo esperantistoesperantologo
Verkoj Universalaj Lingvoj en Svislando
vdr

Edukado kaj studoj redakti

Andreas Künzli vizitis la bazajn lernejojn en Lucerno kaj Kriens/LU, la duagradan en Kriens kaj la gimnazion en Sarnen kaj Lucerno (abiturienta ekzameno en 1983). Armea deĵoro en alpaj fortikaĵoj artileriaj. Poste li studis slavan filologion (slavistikon), orienteŭropan historion kaj internacian juron en la Universitato de Zuriko (licencia ekzameno en 1992). Lia universitata diplom-verkaĵo, kiu ricevis Stipendion Lapenna, traktis la temon Interlingvistiko kaj Esperanto en la Cara Imperio kaj en Sovetunio. Lige kun siaj studoj Künzli vizitis diversajn orienteŭropajn landojn kaj restadis du semestrojn en tiama Sovetunio (1988-89). Liaj profesiaj agokampoj estas filologio-historio, interlingvistiko kaj informadiko (diplomo de retfakulo en 1998). Kunlaboranto kaj konsilanto de diversaj organizoj, firmaoj kaj individuoj. Künzli scipovas, diversgrade, plurajn lingvojn: Alemana lingvo (gepatra lingvo), germana, Esperanto, rusa, franca, angla, kaj pasive li konas dekon da aliaj eŭropaj, precipe slavaj lingvoj.

Esperanta agado redakti

Sur nacia nivelo redakti

Kvankam Künzli jam en pli fruaj jaroj eksciis pri Esperanto, kiun li lernetis pro lingva intereso (pere de la lingvogvidilo Polyglott Esperanto), li fariĝis esperantisto finfine en 1979 instige de la 64a UK en Lucerno, dum kiu la gimnaziano rolis kiel libervola asistanto en la gazetara servo. Samtempe li aliĝis al la Lucerna Esperanto-Societo, kies estrarano li restis ĝis 1992, fondante la societan organon La Lucerna Progreso, kiun li redaktis ĝis 1985. 1982-83 la iama ano de Svisa Esperanto-Junularo, SEJ (poste JES) estis komisiito de SES pri junularo, 1984 pri rilatoj kun KCE, 1984-86 pri la preparado de la jubilea jaro. 1986-94 li estis (ĝenerala) sekretario de SES. 1986-92 li estis (pagata) redaktoro kaj parolisto de la Eo-fako de Svisa Radio Internacia (SRI). 1990-94 li membris en la fonduma konsilio de GEP, 1991-93 li estis vicprezidanto de KCE, 1993-94 plentempa (salajrata) sekretario de KCE, kie li trapasis ankaŭ la superan ekzamenon de ILEI/UEA. En 1992 Andreas Künzli komencis kolekti la materialon por Svisa Enciklopedio Planlingva kiu aperis fine de 2006.

Sur internacia nivelo redakti

Sur la internacimovada nivelo, 1980-93 Andreas Künzli aktivis en TEJO (en 1982 kiel komitatano, 1985-91 kiel ĉefredaktoro de TEJO Tutmonde, 1990-93 kiel provizora sekretario, vicprezidanto kaj estrarano pri landa agado de TEJO). En novembro 1991 li organizis kun TEJO en La Chaux-de-Fonds seminarion pri la temo Neŭtraleco - ĉu alternativo al ideologioj? Li vizitis plurajn IJK-jn, UK-jn kaj aliajn aranĝojn kaj ofte vojaĝas, precipe tra orienteŭropaj landoj, kie li kontaktas lokajn esperantistojn aŭ prelegas.

Li estis kunfondinto de SEJM 2 sovetunia Esperanto Junulara movado . krome li kunlaboris kun kontrau komunisma instituto F. Saager. Künzli redaktis la politikan rubrikon de Monato (1991-93)[1], krome prizorgis, kun aliaj, la kongresan bultenon de la krakova IJK (1987), gvidis la radioservon de la zagreba IJK (1988) kaj kunredaktis la kongresan kurieron de la havana UK (1990), krom tio li verkis/as artikolojn por diversaj Esperanto-periodaĵoj kaj festlibroj. Interlingvistike interesata, li estis membro de Gesellschaft für Interlinguistik (GIL, Berlin, 1995-2008) kaj ĝis 2008 konsilanto de CDELI (informadiko, interlingvistiko, slavistiko); iam li membris ankaŭ en aliaj organizajoj (AIS, IKEL, k.a.]. Estante fakdelegito de UEA, inter 1997 kaj 2008 li oficis kiel reprezentanto de UEA ĉe UN Ĝenevo, kie de tempo al tempo li vizitis kunsidojn. La 28an de aprilo 1998 li organizis kun UEA en la Palaco de Nacioj datrevenan simpozion pri la temo Lingvo kaj Homaj Rajtoj, sub la aŭspicio de UN-komisiono pri homaj rajtoj (UNHCR). 2008-10 redakciano de la socikultura sendependa revuo SPEGULO kaj neregula kunlaboranto de La Ondo de Esperanto, Literatura Foiro, La Gazeto kaj aliaj revuoj.

Kvankam li ne plu movadumas, li sendas multpaghajn cirkulerojn al Esperantistoj .

En libera folio le estis ekskludita same el KCE La chaux de fonds - kiel persono non grata

Foriro el la movado redakti

Precipe pro malkontento pri la agado kaj strategio de la Esperanto-movado, kiujn li konsideras senefikaj, senutilaj kaj kontraŭproduktivaj, en 2008/9 li eksiĝis el ĉiuj Esperanto-organizaĵoj (krom UEA). En 2012 li eksiĝis el UEA.

Premio Grabowski redakti

En julio 2008 al Andreas Künzli estis aljuĝita la Premio Grabowski de Fondaĵo Antoni Grabowski por lia verko Universalaj Lingvoj en Svislando[2]. Oficiala dankparolado en Esperanto aperis en la revuo Spegulo, aŭtuno 2008. En julio 2013 li forlasis tiun premion kaj distanciĝis de la aljuĝado.

Verkoj redakti

Libroj redakti

Artikoloj kaj recenzoj (elekto) redakti

(Ordigo laŭ eldonjaro, plej frue unue)

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.
  2. Gazetara komuniko de UEA n-ro 296 (2008-07-28)

Eksteraj ligiloj redakti