Andrej Ivanoviĉ Jeremenko

Andrej Ivanoviĉ Jeremenko (korekta transskribo Jerjomenko, sed enviviĝis nefonetika transskribo; ruse Андрей Иванович Ерёменко; 2-a de oktobro[jul.]/ 14-a de oktobro 1892[greg.] Markivka ĉe Luhansk, Rusa imperio, hodiaŭ orienta Ukrainio – la 19-an de novembro 1970) estis soveta armeestro, marŝalo de Sovetunio, heroo de USSR kaj heroo de ĈSSR.

Andrej Ivanoviĉ Jeremenko
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1892 (1892-10-02)
en Markivka, Starobelsk Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 19-an de novembro 1970 (1970-11-19) (78-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Popola Respubliko • Ukraina Ŝtato • Ukraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunioRespubliko Rusio
Alma mater Milita Lernejo M. V. Frunze
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr

Marŝalo Andrej Jeremenko liberigis Ostravon, Olomouc-on kaj Pardubice-on.

Soldata konsilantaro Stalingrad: Maldekstre Nikita Ĥruŝĉov. Andrej Jeremenko dekstre

Familio redakti

El du geedzecoj li havis kvin filojn kaj du filinojn. La unua edzino Eudokie Fjodorovna kun pli juna filo pereis en Vilno komence de la dua mondmilito, duan fojon li edziĝis en batalfronto kun sanitara flegistino el kampa malsanulejo Nina Ivanovna.

Memorindaĵoj en Ĉeĥio redakti

  • Monumentoj al falintaj soldatoj de lia taĉmento en Lověšice ĉe Přerov
  • Nomitaj stratoj: en Prago 4 - Krč (kondukanta de podolaj Dvorce al vojkruciĝo Na Strži), en la sama strato ankaŭ baza lernejo portanta lian nomon. Pluaj stratoj de Jeremenko: en Ostrava, Olomouc, Šumperk kaj aliaj municipoj en Ĉeĥa respubliko.
  • Minejo Jeremenko en Ostrava, kiu jam ne estas uzata al devena minada celo.

Literaturo redakti

  • (2012) Сталинградская битва. Июль 1942 — февраль 1943: энциклопедия, под ред. М. М. Загорулько, 5‑a eldono (ruse), p. 800.