Andrej Kumov (ruse Андрей Николаевич Кумов; naskiĝis la 16-a de julio 1964) estas rusia militisto, oficiro de la Administracio «A» («Alfa») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, regimentestro, honorigita pro liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano kiel Heroo de Rusio.

Andrej Kumov
ruse Андрей Николаевич Кумов
Naskiĝo la 16-an de julio 1964
Soldata kariero
Rango: regimentestro
Tempo de deĵoro: — nuntempo
Speco: specialaj fortoj
Taĉmento: Administracio «A» («Alfa») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Komandis al: Administracio «A» («Alfa») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Militoj: Unua Ĉeĉenia milito
Dua Ĉeĉenia milito
Bataloj: Terorisma atako en Beslano
Medaloj: medalo «Ora Stelo», ordeno de Dmitrij Donskoj de la 3-a rango
vdr

La batalo en Beslano redakti

La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli ol 1100 homoj.

La 3-an de septembro en lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto de ili, okazis eksplodo. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. Oni ordonis al la specialaj taĉmentoj komenci la sturmon.

  Eksteraj bildoj
  Andrej Kumov

Andrej Kumov partoprenis la operacon kaj estis grave vundita[1].

La 26-an de marto 2005 per la ukazo de la prezidanto de Rusio li estis honorigita kiel Heroo de Rusio[2].

La Rusa Ortodoksa Eklezio honorigis lin je ordeno de Dmitrij Donskoj de la 3-a rango[3].

Referencoj redakti

  1. Пострадавшие из числа сотрудников силовых ведомств и военнослужащих (ruse). Vero de Beslano.
  2. Кумов Андрей Николаевич (ruse). Klubo de la Herooj de Sovetunio, honorigitoj de ĉiuj ordenoj de Gloro, kaj de la Herooj de Rusio (Moskvo kaj Moskva provinco). Arkivita el la originalo je 2015-03-11. Alirita 2015-03-11.
  3. . Награды от РПЦ (ruse). Specnazo de Rusio (revuo) (2007-12). Arkivita el la originalo je 2015-03-11. Alirita 2015-03-11.