Andrej Nikolajeviĉ Tupolev (ruse Андрей Николаевич Туполев; naskiĝis la 10-an de novembro 1888, mortis la 23-an de decembro 1972) estis pionira sovetunia konstruigisto kaj dezajnisto de aviadiloj, kaj por civila kaj por armea uzadoj.

Andrej Tupolev
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1888 (1888-10-29)
en Pustomazovo
Morto 23-an de decembro 1972 (1972-12-23) (84-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Q28666742Moskva Ŝtata Teknika Universitato
Subskribo Andrej Tupolev
Familio
Infano Alexei Tupolev
Okupo
Okupo Q10497074politikistoinĝenieroentreprenistopiloto
vdr

Dum lia kariero, li konceptigis kaj konstruigis pli ol 100 specojn de aviadiloj, iuj el ili atingis 78 mondajn rekordojn. En rekono de lia laboro, li fariĝis honora membro de la brita Reĝa Aeronaŭtika Societo (angle Royal Aeronautical Society [1] kaj la Usona Instituto de Aeronaŭtiko kaj Kosmonaŭtiko (angle American Institute of Aeronautics and Astronautics)[2]

En Sovetunio li estis honorita interalie per membriĝo en la Rusia Akademio de Sciencoj (1953), atribuo de la Lenin-premio (1957), kaj trifoja atribuo de la ordeno Heroo de Socialisma Laboro (1945, 1957, 1972).[3]

Multaj civilaj aviadilaj kompanioj tutmonde nun ankoraŭ uzas aviadilojn de la marko Tupolev. Lia filo, Aleksej Andrejeviĉ Tupolev, daŭrigas la inĝenieran karieron de sia patro.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Rudolf Höfling: Tupolew. Flugzeuge seit 1922 ("Tupolev. Aviadiloj ekde la jaro 1922"), eldonejo Motorbuch, Stutgarto 2012, ISBN 978-3-613-03459-4 (germane)
  • Heinz A. F. Schmidt (eld.): Andrej Nikolajewitsch Tupolew – das Portrait eines Flugzeugkonstrukteurs. En: Flieger-Jahrbuch 1960. Eldonejo Transpress VEB. Orienta Berlino, 1960, paĝoj 47–53 (germane)

Eksteraj ligiloj redakti