Andrej Turkin (ruse Андрей Алексеевич Туркин; naskiĝis la 21-an de oktobro 1975, Orsko, Orenburga provinco, RSFSR, Sovetunio — mortis la 3-an de septembro 2004, Beslano, Nord-Osetio, Rusio) estis rusia militisto, oficiro de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, leŭtenanto, pereinta dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Postmorte li estis honorigita kiel Heroo de Rusio.

Andrej Turkin
ruse Андрей Алексеевич Туркин
Ĉerkeso (ruse Черкес)
Poŝtmarko de la serio «Herooj de Rusio»
Poŝtmarko de la serio «Herooj de Rusio»
Naskiĝo la 21-an de oktobro 1975
en Orsko, Orenburga provinco, RSFSR, Sovetunio
Morto la 3-an de septembro 2004
en Beslano, Nord-Osetio, Rusio
Soldata kariero
Rango: leŭtenanto
Tempo de deĵoro: 19931995, 19972004
Speco: specialaj fortoj
Taĉmento: Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Militoj: Dua Ĉeĉena milito
Bataloj: Terorisma atako ĉe Dubrovka
Terorisma atako en Beslano
Medaloj: medalo «Ora Stelo», medalo de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango, medalo de Suvorov, medalo «Pro savo de pereantoj»
Persona informo
Tombo Nikolo-Arkhangelskoe Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Biografio redakti

Junaĝo redakti

Andrej Turkin naskiĝis la 21-an de oktobro 1975 en Orsko, kie li loĝis en domo de siaj patrino kaj avino. Jaron kaj duonon poste li kun la patrino translokiĝis al vilaĝo Dinskaja, Dinska distrikto, Krasnodara regiono[1]. Li kreskis sen patro, sed frue lernis diversajn metiojn. En mezlernejo li frekventis sportosekcion pri luktoarto kaj kantis en ĥoro. Post la oka lernojaro por helpi la patrinon li forlasis la mezlernejon kaj enmatrikuliĝis en metilernejo N 63 en vilaĝo Dinskaja, kiun finis kun kvalifiko «ŝoforo-seruristo». Poste li frekventis lernejon de korpogardistoj[2].

Militservo ĉe la limo de Taĝikio kaj Afganio redakti

En decembro 1993 li ekmilitservis kaj ĝis julio 1995 servis en la Ĉearguna limgarda taĉmento[2]. En 1995 li propravole direktiĝis kun armeaj trupoj al Taĝikio, kie partoprenis batalojn ĉe la limo de Taĝikio kaj Afganio. En junio 1995 li eksiĝis en rango de serĝento kaj revenis al Krasnodara regiono, kie eklaboris kaj eklernis (malĉeeste) en la Krasnodara instituto pri merkatiko kaj informo-teknologiaj sistemoj[2].

En taĉmento «Vimpel» redakti

Post reveni hejmen li renkontis malnovan lernejan amikon, kiu rakontis al li pri varbantoj de speciala taĉmento «Vimpel», kiuj vizitis malmobilizotajn soldatojn en la 76-a Pskova divizio kaj proponis al ili daŭrigi militservon en tiu ĉi taĉmento. Ambaŭ veturis al Moskvo kaj en la sama tago en aprilo 1997 estis akceptitaj kiel taĉmentanoj de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio[3][4]. Li servis en la 2-a operacia-batala sekcio subestre de Miĥail Drozdov kaj ties vicestro Sergej Ŝavrin[5].

Kiel taĉmentano li partoprenis la Duan Ĉeĉenan militon.

En 2000 li estis honorigita de medalo de Suvorov kaj medalo «Pro savo de pereantoj», ĉar printempe de tiu ĉi jaro li partoprenis savadon de la skipo de paffaligita helikoptero Mi-8 en Vedena distrikto, Ĉeĉenio[5].

La 1-an de novembro 2001 lia grupo trafis minkampon kaj sub celpafisto eksplodis kontraŭpersona fugasa mino PFM-1, grave vundinte lin. Andrej per sapeista fosileto trabatis por si padeton al la vundito kaj fortrenis lin[5]. Baldaŭ post tio, en la sama distrikto li helpis evakui de profunda ravino vunditan paraŝutiston de la 45-a aparta skolta regimento de la Paraŝutistaj trupoj, sub kiu eksplodis «ĥatabaĵo» (memfarita premaga eksplodaĵo, kiun la ĉeĉenaj gerilanoj faris de splitpatrono de bombokanono VOG-17)[5].

En februaro 2002 li ricevis medalon de ordeno «Pro meritoj antaŭ la Patrujo» de la 2-a rango[4].

En oktobro 2002 li partoprenis la liberigan operacon ĉe Dubrovka, forportinte dekojn da ostaĝoj[5].

Printempe de 2004 li grave helpis sian grupon, ŝirmante kamaradojn per pafado. Pro tio li estis prezentita por honorigo de la Ordeno de Kuraĝo, sed jam ne havis tempon ricevi ĝin[5].

Li sukcese lernis plurajn militfakojn: pafadon, montgrimpadon, paraŝutadon; partoprenis plurajn konkursojn. Li preferis povan pafarmilon, do estis nomumita mitralanto kaj ofte partoprenis bataloperacojn kun peza mitralo kadre de avangarda skolta grupo[5].

Li mem elektis por si voknomon Ĉerkeso (ruse Черкес), eventuale pro kaŭkaza aspekto[5].

La lasta batalo en Beslano redakti

  Eksteraj objektoj
La lasta foto de Andrej Turkin (malsupre). Post du horoj li pereos.

La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli ol 1100 homoj. La 3-an de septembro en lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto de ili, okazis eksplodo. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. Oni ordonis al la specialaj taĉmentoj komenci la sturmon.

Kirasita transportilo eltiris fenestrokradon[6]. Andrej devis ensalti la ejon la unua, sed fuŝkroĉiĝis je fenestrobreto kaj falis. Pro tio li perdis kelkajn sekundojn kaj eniris la dua[5] (laŭ aliaj fontoj — la tria)[7]. Grupo de Andrej penetris la sporthalon, sed tuj estis forbarita de la teroristoj de tumultaj ostaĝoj, kiuj kuris tien-reen. Jam en komenco li estis vundita sub kirasveŝto, sed plu batalis. Li mortigis teroriston en la kantino, kien la teroristoj transigis postvivintajn ostaĝojn. Tiam teroristo, kiun la ostaĝoj rememoras kiel Ibragim (eventuale Ibragim Dzortov) ĵetis al homamaso splitgrenadon. Andrej Turkin saltis antaŭen kaj kovris ĝin per sia korpo, savinte la ostaĝojn.

 
 Мы кричали, чтобы не стреляли, что здесь заложники. Потом альфовцы выбили решетку и запрыгнули в столовую. Боевик по имени Ибрагим вскочил из-за печки, кинул гранату с криком «Аллах, Акбар». Произошел взрыв, мне раздробило осколком ногу. Альфовец прыгнул на нас и накрыл нас собой. Потом нас стали спасать. Я не видела, что у меня кровь идет из ноги, попыталась встать и почувствовала, что моя нога подо мной провалилась. Я упала, но все равно продолжала ползти. Потом меня вытащили.   Ni kriis ke ili ne pafu, ke ĉi tie estas ostaĝoj. Poste la alfanoj elbatis kradon kaj ensaltis la kantinon. La gerilano laŭ nomo Ibragim saltleviĝis de post forno, ĵetis grenadon kun krio «Allaĥ Akbar». Okazis eksplodo, mia kruro estis disfendita. Alfano saltis super nin kaj kovris nin per si. Poste oni komencis savi nin. Mi ne vidis, ke el mia kruro fluas sango, provis stariĝi kaj eksentis, ke la kruro sub mi enfalis. Mi falis, sed tamen plu rampis. Poste oni eltrenis min. 
— Nadeĵda Badojeva, ostaĝino[8]
  Eksteraj objektoj
Nadeĵda Badojeva, ostaĝino savita de Andrej Turkin

Post longa kuracado Nadeĵda rekonis sian savinton laŭ portreto, starigita en la lernejo[9].

En iuj marĝenaj fontoj prezentiĝas alia versio, laŭ kiu Andrej Turkin vidis teroriston, ĵetonta grenadon, komprenis ke jam ne havas tempon por mortigi lin, do alpremis sin al li kaj tiel blokis ĝin per sia korpo[10][11].

La 6-an de septembro per la ukazo de la prezidanto de Rusio li estis postmorte honorigita kiel Heroo de Rusio (medalo N 830).

La 7-an de septembro li estis entombigita en la Nikolo-Arĥangela tombejo de Moskvo.

Refutado de la heroaĵo redakti

Poste ĵurnalistino de Novaja gazeta Elena Milaŝina verkis artikolon, en kiu refutis la «miton» pri la heroaĵo de Andrej Turkin. Ŝi asertas, ke li pereis de kuglovundoj, dum la grenadon kovris per sia korpo alia persono, kiun ŝi preferas ne nomi por eviti amasan indignon[12]. Tio elvokis akran reagon, ŝiaj argumentoj estis kritikataj.[13]

Memoro redakti

Dinskaja redakti

  • Mezlernejo N 1 portas lian nomon[14]. Antaŭ la enirejo troviĝas memortabulo[9].
  • Memortabulo pendas sur la metilernejo N 63[9].
  • Lian nomon portas strateto, kiu antaŭe nomiĝis Pervoreĉenskij[9][15].
  • Ekde 2011 okazas turniroj pri bokso memore al Andrej Turkin[16].
  • Li estas honora civitano de Dinskaja distrikto[9].
  Eksteraj objektoj
Patrino de Andrej Turkin ĉe monumento de sia filo

Orsko redakti

  • En skvaro de Herooj, sur la Aleo de Gloro estis starigita monumento de Andrej Turkin, inaŭgurita en 2008[17].
  • Nomo de la heroo estas atribuita al la kadeta klaso de la Orska kadeta lernejo N 53[18].

Aliaj lokoj redakti

  • En la Krasnodara akademio pri merkatiko kaj informo-teknologiaj sistemoj (antaŭe — instituto) estas starigita memortabulo[2][19].
  • La nomon de Andrej Turkin portas la Infana-Junulara centro de patriota edukado en vilaĝo Lobva (urbo Novaja Lala, Sverdlovska provinco). Sur la fasado de la centro pendas memortabulo, starigita en 2014[20][21].[22][23].
  • En Ĉitao foto de la heroo kaj priskribo de lia heroaĵo pendas sur stando «Herooj de Sovetunio kaj Rusio — edukitoj de la Ruĝstandarda limgarda Administracio de FSB pri Transbajkala regionono». Samloke troviĝas kelkaj privataj aĵoj de la soldato. Li estis poreterne enlistigita kiel soldato de la Ĉearguna limgarda taĉmento. Lia nomo estas ĉiutage vokata la unua kaj lia lito estas regule aranĝata kvazaŭ por viva soldato[2][24].
  • Reĝisoro Aljona Belikova faris 12-minutan dokumentan filmeton «La lasta afervojaĝo de Andrej Turkin», en kiu la patrino rakontas pri infanaĝo kaj junaĝo de sia filo. Ĝi estis prezentita en kinofestivalo «Kinookulo» (ruse Киноглаз) kaj gajnis specialan premion de la socia ĵurio[25][26].

Personeco redakti

  Eksteraj objektoj
Andrej Turkin kun filo

La patrino rememoras, ke li estis tre kompatema knabo, kelkfoje alportis hejmen vunditajn bestojn por savi kaj flegi ilin.

La kamaradoj memoras lin kiel gajan bubon, kiu ŝatis amuzajn kantojn kaj ĉiam sukcesis malstreĉigi atmosferon post malfacila tasko aŭ kruela batalo. Buŝharmoniko helpis lin pri tio[5]. Lia plej ŝatata afero estis lia militprofesio, do li multe da tempo pasigis legante profesiajn gazetojn, inventente novajn ilojn[5].

Vespere antaŭ la sturmo, kiam ĉiuj kundividis siajn sentojn, li diris:

 
 А у меня всё просто. Я люблю свою Родину. Я люблю свою семью, и я люблю свою работу.   Por mi ĉio estas simpla. Mi amas mian patrujon. Mi amas mian familion, kaj mi ŝatas mian laboron. 
— Andrej Turkin[27]

Familio redakti

Patrino — Valentina Ivanovna. Edzino — Natalja, loĝantino de vilaĝo Dinskaja, kun kiu ili kune lernis en la mezlernejo kaj poste en la instituto[9]. Filoj — Vladislav (2001) kaj Andrej (naskiĝis kvin monatojn post la pereo de la patro kaj estis nomita honore al li)[17]). En marto 2014 lia vidvino naskis filon Jegor, kiu ricevis liajn patronomon Andrejeviĉ kaj familinomon Turkin[28].

Lia familio kaj tiu de la savita de li ostaĝino Nadeĵda Badojeva poste renkontiĝis kaj iĝis proksimaj amikoj. Ili estis gastoj ĉe geedziĝa festo de Nadeĵda, savita de Andrej Turkin[27].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. С. Цветкова, Ю. Золотарев (2004-09-07) В Беслане погиб орчанин Андрей Туркин (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2015-01-11.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Туркин Андрей, герой России (ruse). Охрана границы в Приаргунье: история и современность. Arkivita el la originalo je 2014-12-24. Alirita 2015-01-10.
  3. . Ангелы спецназа (ruse). ЦентрАзия (2004-09-22). Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2015-01-11.
  4. 4,0 4,1 Вечная слава героям Беслана! Вечная память жертвам! (ruse). Омское региональное отделение Всероссийской полицейской ассоциации. Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 . Туркин Андрей Алексеевич (ruse). Фонд «Солдаты XXI века против войн» (2012-09-25). Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  6. . От Афгана до Беслана (ruse). Спецназ России (2013-01-31). Arkivita el la originalo je 2015-01-12. Alirita 2015-01-12.
  7. . Разведчик №8 Он спасал погибающих… (ruse). Солдаты России. Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  8. 27-е заседание по делу Кулаева (ruse) (2005-09-20). Arkivita el la originalo je 2016-11-12. Alirita 2012-01-11.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 . Андрей Туркин (ruse). Динские новости (2012-11-16). Alirita 2014-12-24.[rompita ligilo]
  10. Туркин, Андрей Алексеевич (ruse). Солдаты России (2011-04-11). Arkivita el la originalo je 2015-01-12. Alirita 2015-01-12.
  11. «Снежные барсы» возложили цветы к мемориалу бойца «Вымпела», погибшего в Беслане (ruse). Ossetia.tv (2014-02-05). Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2015-01-12.
  12. . Огнемет признать героем (ruse). Novaja gazeta (2012-09-12). Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  13. Честная журналистка™ Милашина (ruse) (2012-09-22). Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  14. МОУ СОШ № 1 станицы Динской (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  15. На ринге дрались за героя (ruse). Информационно-развлекательная газета «РВС» (2012-11-29). Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2015-01-11.
  16. Встреча с матерью Героя России Андрея Туркина (ruse). БОУ СОШ № 3 ст. Динской (2012-12-02). Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2015-01-11.
  17. 17,0 17,1 В Орске увековечена память об Андрее Туркине, погибшем при освобождении заложников в бесланской школе (ruse). EAN66.ru (2008-09-05). Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  18. Кто помнит Андрея Туркина? (ruse). Orsk.ru (2008-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  19. Памяти павших будьте достойны! (ruse). Krasnodara akademio pri merkatiko kaj informo-teknologiaj sistemoj (2013-02-22). Arkivita el la originalo je 2015-01-12. Alirita 2015-01-12.
  20. В Лобве прошел памятный митинг, посвященный открытию мемориальной доски в честь Героя России Андрея Туркина (ruse). Свердловская областная общественная организация инвалидов и ветеранов военных конфликтов (2014-03-21). Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2015-01-13.
  21. Открытие мемориальной доски в память об Андрее Алексеевиче Туркине (ruse). Союз десантных клубов. Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2015-01-11.
  22. Памяти Героя Российской Федерации (ruse). Государственное автономное учреждение Свердловской области «Региональный центр патриотического воспитания» (2014-10-23). Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  23. Паньшина З. (2014). “Детскому центру в Новой Ляле присвоили имя защитника бесланской школы”, Областная газета (ru) (68 (7491)), p. 2. 
  24. Туркин Андрей Алексеевич (ruse). Обозник (de «Федеральный Патриотический Вестник» № 08/15 (август 2013) (2013-08). Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  25. Киноглаз-2014. Итоги подведены! (ruse). Kinookulo. Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2015-01-12.
  26. Последняя командировка Андрея Туркина (ruse). Kinookulo. Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2015-01-12.
  27. 27,0 27,1 . Герой Беслана. Спецназовец Андрей Туркин накрыл собой гранату, спасая детей (ruse). Argumentoj kaj Faktoj (№ 36 04/09/2013) (2013-09-03). Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.
  28. Индира Кодзасова, Полина Иванушкина (2014-09-01) «Мы хотим быть обычными!». Как живут в Беслане сегодня? (ruse). Argumentoj kaj Faktoj. Arkivita el la originalo je 2015-01-11. Alirita 2015-01-11.