Andreo de Grekio kaj Danio

Andreo, Princo de Grekio kaj Danio (en la dana kaj germana Andreas, per la greka alfabeto Ανδρέας, naskiĝis la 20-an de januaro 1882 laŭ la julia kalendaro, la 1-an de februaro laŭ la gregoria en Ateno; mortis la 3-an de decembro 1944 en Montekarlo, Monako) estis membro de la nobela familio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, branĉo de la Oldenburga dinastio, kaj patro de princo Filipo, Duko de Edinburgo. Li estis la kvara filo de reĝo Georgo la 1-a de Grekio kaj lia edzino Olga Konstantinovna Romanova, nepo de Kristiano la 9-a de Danio, la 'bopatro de Eŭropo', kaj pranepo de caro Nikolao la 1-a. Andreo parolis flue la grekan, germanan, anglan, danan, rusan, francan kaj italan. La gefratoj parolis la grekan inter si, sed la anglan kun siaj gepatroj. Li studis en Germanio ĉe la universitato de Hajdelbergo.

Andreo de Grekio kaj Danio
Persona informo
Ανδρέας της Ελλάδας και της Δανίας
Andreas af Grækenland og Danmark
Naskiĝo 2-an de februaro 1882 (1882-02-02)
en Palaco Tatoi
Morto 3-an de decembro 1944 (1944-12-03) (62-jaraĝa)
en Hotel Metropole
Tombo Tatoi Royal Cemetery vd
Religio Greke Ortodoksa Eklezio vd
Etno grekoj vd
Lingvoj grekadanagermanafrancaanglarusa vd
Ŝtataneco Grekio vd
Familio
Dinastio House of Glücksburg (Greece) vd
Patro Georgo la 1-a vd
Patrino Olga Konstantinovna, reĝedzino de Grekio vd
Gefratoj Konstanteno la 1-a de Grekio • Georgo de Grekio kaj Danio • Aleksandra de Grekio kaj Danio • Nikolao de Grekio kaj Danio • Maria de Grekio kaj Danio • Olga de Grekio kaj Danio • Kristoforo de Grekio kaj Danio vd
Edz(in)o Alice de Battenberg vd
Infanoj Margareto de Grekio kaj Danio • Teodorino de Grekio kaj Danio • Cecilio de Grekio kaj Danio • Sofio de Grekio kaj Danio • Princo Filipo, Duko de Edinburgo vd
Profesio
Okupo oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Princo Andreo de Grekio kaj Danio

La 7-an de oktobro 1903 li edziĝis kun princino Alice de Battenberg, filino de princo Louis de Battenberg kaj princino Viktoria de Hesio-Darmstadt. La geedziĝo en Darmstadt okazis trifoje. Unue estis la burĝa registra geedziĝo en la Malnova Palaco ĉe la centra placo Luisenplatz, sekvis la protestanta geedziĝo en la Kastela Preĝejo kaj finfine la greke ortodoksa en la Rusa Kapelo. Valoraj kronoj de Katerina la 2-a de Rusio estis alportitaj el la Rusia Imperio por la ortodoksa ceremonio, kiuj, kiel kutime en la ortodoksa rito, teniĝis super la paro.