Alpa rok-jasmenoAndrosace alpina estas planto-specio de la familio de Primolacoj, endemio de Alpoj.

Distribuo redakti

En naturo, Androsace alpina kreskas sur siliciaj subtavoloj, ĉefe el granito, kaj ĝi estas unu el malmultaj plantoj en Alpoj kiuj kreskas super 4000 metroj, kiel sur la montopinto de Matterhorn (nur ankaŭ Ranunculus glacialis kaj eble Saxifraga biflora kreskas tiom alte). Tiu planto nutriĝas el la substanco kiu kreskas sub la rokoj sur kiu estas la Androsace alpina.

Priskribo redakti

La floroj de A. alpina estas blankaj aŭ rozkoloraj (ofte ambaŭ en la sama planto), kaj en la mallonga florsezono povas esti tiom dense aranĝitaj ke ili komplete kaŝas la foliaron. Pro tio A. alpina iĝis tre populara inter hortikulturistoj.

Kultivado redakti

Androsace alpina estas kultivata kiel ornamoplanto, amplekse kreskata en rokĝardenoj.