Androulla Vassiliou

kipra politikistino kaj parlamentano

Androulla Vassiliou (greke Ανδρούλλα Βασιλείου ; naskiĝis la 30-an de novembro 1943 en Pafobrita Kipro) estas kipra politikisto. Ŝi rolis kiel eŭropunia komisionano por edukado, kulturo, plurlingveco kaj juneco dum la periodo 2009-2014. Ekde marto 2008 ŝi estis komisionano pri sano. Aliaj literumoj de ŝia nomo estas Androula/Andrula kaj Vasiliou/Vasiliu.

Androulla Vassiliou
Persona informo
NomoAndroulla Vassiliou
Dato de naskiĝo30-a de novembro 1943
NaskiĝlokoPafobrita Kipro
Aĝo80
Okupoj kaj profesioj
Okupopolitikisto
Geografio
ŜtatoKipro
Familio
Edz(in)oGeorgios Vasiliou [+]
Lingvoj
Denaska lingvomoderna greka lingvo [+]
Parolata lingvomoderna greka lingvo, angla lingvo, franca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoGrand Cross of the Civil Order of Alfonso X the Wise [+]
Portalo pri Homoj
vdr

De 1961 ĝis 1964 ŝi studis juron en Londono (Unuiĝinta Reĝlando), kaj de 1964 ĝis 1966 ŝi studis internaciajn rilatojn ĉe la Londona Instituto pri Mondaj Aferoj (London Institute of World Affairs). Ŝi tiam revenis al sia hejmlando, Kipro, kaj dunĝiĝis kiel juristo kaj kiel konsilanto de la bankoj Standard Chartered Bank kaj poste la Banko de Kipro (Τράπεζα Κύπρου Δημόσια Εταιρεία Λίμιτεδ). En 1988 ŝia kariero kiel juristino finiĝis, okaze de la prezidentiĝo de ŝia edzo, George Vassiliou.

Ŝi iĝis kipra parlamentano en 1996, kiel anino de la Movado de Unuiĝintaj Demokratoj, kaj estis reelektita en 2001. Dum tiu ĉi jardeko kiel parlamentanino, ŝi partoprenis komisionon pri eŭropaj aferoj kaj komisiono por la rilatoj inter Kipro kaj Eŭropa Unio. Ŝi ankaŭ reprezentis Kipron ĉe la Eŭropa Konvencio, la internacia asembleo kiu estis taskigita verki Eŭropunian Konstitucion.

De 2001 ĝis 2006 ŝi ankaŭ estis vicprezidantino de la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio, kaj estrino de la Eŭropa Reto de Liberalulinoj (European Liberal Women's Network).

En februaro 2008 ŝi estis nomumita kiel posteulino de samlandano Markos Kyprianou kiel eŭropunia komisionano pri Sano. La 3-an de marto 2008 ŝi oficiale ekokupis la postenon, kaj komence de aprilo ŝi estis intervjuita de la Eŭropa Parlamento, kiu akceptis ŝian nomumon per 446 jesoj, 7 neoj kaj 29 sindetenoj. [1]

La 27-an de novembro 2009, la komisiona prezidanto José Manuel Durão Barroso anoncis ŝian kandidatigon kiel eŭropunia komisionanino pri Edukado, Kulturo, Plurlingveco kaj Juneco.

Fontoj redakti

Referencoj redakti