Andrzej Niemojewski

Andrzej NIEMOJEWSKI (24-a de januaro 18643-a de novembro 1921 en Varsovio) - pola verkisto, publicisto kaj tradukisto, pioniro de la movado de liberpensuloj kaj kunkreinto de pola religiologio.

Andrzej Niemojewski
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1864 (1864-01-24)
en Rokitnica-Wieś
Morto 3-an de novembro 1921 (1921-11-03) (57-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Protestanta-reformacia tombejo en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Dinastio Q63532444 vd
Infanoj Lech Niemojewski • Zofia Niemojewska-Gruszczynska vd
Profesio
Alia nomo Lambro vd
Okupo verkistodramaturgotradukisto • poeto vd
Laborkampo liriko vd
Verkado
Verkoj Q15748230 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrzej Niemojewski, blazono Rola naskiĝis en Rokitnica apud Brodnica, kie en gimnazio bone ekkonis la germanan lingvon. Lia patro Feliks estis konvinkita adepto de tovianismo.

Vivo redakti

En Universitato de Tartu studis juron. En Krakovo alproksimiĝis al socialisma movado, kaj poste en Sosnowiec ekkonis vivon de laboristoj. Okupiĝis pri tradukado de la franca lingvo, redakto kaj eldonado de semajnrevuo Myśl Niepodległa (Penso Sendependa). Famiĝis per klasika romano Listy człowieka szalonego (Leteroj de furioza homo; 1899). En ciklo de evangeliaj rakontoj Legendy (Legendoj; 1902) bildigis Kriston kiel la unuan proleton. La libro estis tradukita esperanten de Bronislaw Kuhl kaj eldonita de Hirt en Leipzig (Germanio) en 1923 kun antaŭparolo de Antoni Grabowski.

Tradukoj redakti

Bibliografio redakti

  • Henryk Hoffmann, Astralistyka. Szkice z dziejów religioznawstwa polskiego (Astralistiko. Skize pri historio de pola religioscienco), Jagelona Universitato, Zakład Wydawniczy "Nomos", Krakovo 1991
  • Andrzej Piber kaj Witold Stankiewicz, Andrzej Niemojewski en: Polski Słownik Biograficzny, volumo 23, Wrocław 1978, p. 3-10. (Tie plua literaturo pri A. Niemojewski)
  • Literatura pozytywizmu i Młodej Polski (Literaturo de pozitivismo kaj Juna Pollando), volumo 15, Państwowy Instytut Wydawniczy, Warszawa 1977.

Vidu ankaŭ redakti