Andrzej Paluchowski

pola polisto, direktoro de biblioteko

Andrzej Albin Paluchowski (naskiĝis la 26-an de januaro 1933 en Częstochowa, mortis la 17-an de septembro 2017 en Lublin) – pola polisto, direktoro de la biblioteko de Katolika Universitato en Lublin (KUL).

Andrzej Paluchowski
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1933 (1933-01-26)
en Częstochowa
Morto 17-an de septembro 2017 (2017-09-17) (84-jaraĝa)
en Lublino
Tombo Tombejo ĉe la strato Lipowa en Lublino
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”
Familio
Edz(in)o Danuta Zamącińska-Paluchowska
Okupo
Okupo historiisto • filologo
vdr

Kiel direktoro ligis ekde 1979 konstantan kunlaboron kun Vatikana Biblioteko (BAV). La kunlaboro ekestis danke al iniciato de profesorino Karolina Lanckorońska. Ĉiujaraj forveturoj de Paluchowski al Romo celis kolektadon kaj kompletigon de polaĵoj en BAV tiuskale, ke ili povu iĝi baza laborejo por polaj sciencistoj en iliaj esploraj taskoj. Paluchowski en la jaroj 1980-1998 kreis kanonon de necesaj por BAV polaj sciencaj publikaĵoj, enkondukis al kolektoj ĉ. 500 volumojn de libroj kaj ĉ. 80 titolojn de revuoj.

La dua direkto de liaj profesiaj vojaĝoj estis Pola Biblioteko en Londono, kie danke al amikeco kun direktoro havis nelimigitan aliron al polaĵoj de elmigrantaro. En 1988 restis dum kvar semajnoj en kelkaj usonaj bibliotekoj (Kongresa Biblioteko, Harvard University Library, Hoover Library) laŭ invito de la Usona Departmento de Ŝtato.

Li kreis unu el la plej riĉaj kolektoj de literaturo kreita de politika elmigrantaro post la dua mondmilito. Dum apero kaj disvolvo de samizdatoj en la jaroj 1976-1989 sukcesis arigi en la Biblioteko de KUL unu el ties ĉefaj kolektaĵoj en Pollando, kion faris sub minaco de komunistaj reprezalioj. Kiel direktoro de la biblioteko estis membro de la universitata senato. En 1997 estis demisiita sen klarigo de kaŭzoj. Li ankoraŭ laboris en alia posteno ĝis la 1-a de oktobro 1998. Membro de la Societo de Instituto de Mez-Orienta Eŭropo kaj Scienca Societo de KUL.

Bibliografio redakti

  • Zbigniew Żmigrodzki, Andrzej Paluchowski, "Bibliotekarz" (Bibliotekisto) (1998), n-ro 4 p. 18-l9.
  • Stefan Sawicki, O Andrzeju Paluchowskim, "Ekspresje. Expressions", Rocznik Literacko-Społeczny Stowarzyszenia Pisarzy Polskich za Granicą. Rok 2016, tom VII, Londono 2017, p. 10-15

Eksteraj ligiloj redakti