Andy Goldsworthy

Andy Goldsworthy (naskiĝis en 1956 en Cheshire, Anglio) estas artisto, kiu uzas en la naturo trovitajn materialojn por krei plejofte efemerajn verkojn, kaj memorfiksas ilin per fotografio. Li estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de naturarto, varianto de landarto.

Andy Goldsworthy
Persona informo
Aliaj nomoj Goldsworthy, Andrew
Naskiĝo 26-an de julio 1956 (1956-07-26) (67-jaraĝa)
en Cheshire
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Centra Lankaŝiro • Universitato de Bradford • Bradford College
Okupo
Okupo fotistoskulptisto • landartisto • mediprotektulo • artisto • mediartisto
Verkoj Refuges d'art
TTT
Retejo http://www.leaningintothewind.com
vdr
The Sheepfolds, Lake District, arbo en ŝtono (2006)
Skulptaĵo de Goldsworthy en la Nacia Muzeo de Skotlando

Verkado redakti

La artmaterialoj de Goldworthy estas materialoj de naturo kiel ekzemple floroj, glaciaĵoj, folioj, koto, pinkonusoj, neĝo, ŝtonoj, branĉoj, kaj dornoj kaj estas karakterizitaj per sia bunteco kaj efemereco. Li estis citita dirante: "Mi pensas, ke estas tre kuraĝe labori kun floroj, folioj kaj petaloj sed mi devas. Mi ne povas filtri la materialojn kun kiuj mi laboras. Estas mia respondeco labori kun naturo kiel tutaĵo."

Goldworthy estas ĝenerale rigardita kiel la fondinto de la moderna tekniko de ekvilibrado de rokoj (Rock balancing).

En siaj provizoraj verkoj li ofte uzas siajn nudajn manojn, dentojn kaj improvizitajn ilojn, tamen por siaj konstantaj skulptaĵoj li uzas ankaŭ mekanizitajn ilojn.

Fotarto ludas decidan rolon en lia arto pro ĝia efemereco. Laŭ Goldworthy, "Ĉiu laboro kreskas, restas, putriĝas - integritaj partoj de sia vivociklo kiun la foto kaptas en la klimaksaj momentoj, markante la momenton kiam la laboro vivas kun maksimuma intenseco."

Laŭ komisiio fare de la De Young Muzeo en San Francisko, Goldworthy kreis verkon nomitan "Drawn Stone", kiu traktas la oftajn sismojn kaj iliajn efikojn. La verko inkluzivis enorman fendeton en la trotuaro kiu fendetiĝis en pli malgrandajn fendetojn kiuj funkcias kiel benkoj. La malgrandaj fendoj estis kreitaj per la martelo, kiu aldonis dimension de necerteco en la kreadprocezo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Por infanoj
Bildoj kaj filmoj
Tekstoj pri la arto de Goldsworthy