Anemono

genro de plantoj

Anemono[1] [2] (science: Anemone) estas genro de plantoj el la biologia familio ranunkolacoj (Ranunculaceae). La genro grupigas ĉirkaŭ 150 speciojn, kiuj vivas ĉefe sur la norda hemisfero, precipe en la klimate moderaj zonoj de Azio. Anemonoj estas plurjaraj herboj kun senpetalaj floroj, kies sepaloj estas okulfrapaj, ofte brilkoloraj, laŭ la specio blankaj, bluaj aŭ ruĝaj. Kiel ĉiuj ranunkolacoj, ili havas kunmetitajn foliojn, kiuj havas traĥeojn en pluraj cirkloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Anemono

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Anemono (Anemone)
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kiel dekoraj plantoj multaj specioj ankaŭ hejmiĝis en multaj ĝardenoj de Eŭropo kaj Ameriko - aparte la Anemono coronaria kaj la ofte el Turkio enportita radia aŭ Anemono blanda.

La botanika nomo devenas el la antikva epoko. Plinio la maljuna ligas ĝin al la greka vorto άνεμος (= vento). Anemona estis ankaŭ nimfeo ĉe la kortumo de la helena diino Flora. Laŭ la mitologia rakonto la edzo de Flora, Zefiro, enamiĝis al Anemona, kaj sekve la ĵaluza diino transformis la nimfeon al floro. Nuntempe tamen oni supozas, ke la vorto 'anemono' fontas el araba formo de la dionomo Adoniso, nome an-nu'mān (= sango) kaj origine rilatis al ruĝflora planto.[3]

Sinonimoj redakti

  • Anemanthus Fourreau[4],
  • Anemonanthaea (DC.) Gray[4]

Specioj[5] redakti

Referencoj redakti

  1. Vidu “Anemono” en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. (816 p.) Detala priskribo de la verko: Flaŭro.
  2. anemono en vortaro.net
  3. Helmut Genaust: Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. 3a eldono, Nikol, Hamburg 2005, ISBN 3-937872-16-7, p. 62–63.
  4. 4,0 4,1 Index Nominum Genericorum. Alirita =2016-09-16.
  5. U.S. National Plant Germplasm System
  6. 6,0 6,1 Provizora Privata Listo de Komunlingvaj Nomoj de Plantoj de Nord-Okcidenta Eŭropo