Aneta FLORCZYK, pseudonomo Atena (naskiĝis la 26-an de februaro 1982 en Malbork) – pola fortulino kaj aŭtonomia aktivulino.

Aneta Florczyk
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1982 (1982-02-26) (42-jaraĝa)
en Malbork
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo sportistoFortulo • nutradisto
TTT
Retejo https://anetaflorczyk.net/
vdr
Aneta Florczyk

Aneta Florczyk komencis sportan karieron en la aĝo de 16 jaroj startante en triobla halterlevo. Kelkfoje ŝi gajnis la titolon de Majstrino de Pollando kaj en 2000 iĝis la dua majstrino de Eŭropo. Post paŭzo komencis trejni halterlevon gajnante titolon de la majstrino inter junularo.

De 2002 komencis trejni kun sportiloj tipaj por konkuroj al "strongwoman" (fortulino). Unu jaron poste ŝi gajnis Mond-Ĉampionon de Fortulinoj en Zambio (kiel la dua virino en la mondo), kaj en 2004 Ĉampionon de Eŭropo en Irlando.

Majstrino de la mondo en kategorio de "strongwoman" en la jaroj: 2003, 2005, 2006, 2008.

Amaskomunika aktivado redakti

Post lokigo en Interreto de video-prezentaĵo kun ruligo de pato ŝi estis invitita februare 2008 al hispana programo kun interesaj provoj superi rekordojn de Guinness. Ŝi fiksis rekordon kun kvar patoj. Novembre 2008 en Pekino ŝi sukcesis ruligi kvin patojn. Laŭvican rekordon ŝi gajnis denove en Hispanio, kie sukcesis levi 12 virojn super la kapnivelon, dum ŝia hispana fortulino Irene Gutierrez suprenlevis nur 10.

Politiko redakti

En 2006 flanke de politika partio Memdefendo de la Respubliko Pollando ŝi startis en aŭtonomiaj balotoj. En 2010 sukcesis elektiĝi al urba konsilantaro de Malbork kiel membrino de la partio Civitana Platformo.

Eksteraj ligiloj redakti