Angla kamparana ribelo

ribelo en Anglio je 1381

La angla kamparana ribelo (1381) estis kamparana ribelo, nome sekvo de reformisma agado de John Wyclif. La ribelon gvidis Wat Tyler kiu marŝis kun 100.000 kamparanoj al Londono kaj akiris avantaĝojn de la reĝo Rikardo la 2-a. Pli poste fidulo de la reĝo murdis Tyler-on ĉe renkontiĝo kun la reĝo. La ribelantaro sen sia gvidanto disiĝis kaj la kamparanojn plu subpremis la nobeloj.

Medieval painting
15a-jarcenta reprezento de la pastro John Ball kuraĝiganta la ribelulojn; Wat Tyler estas montrita ruĝe, el maldekstro.

Nomita kamparana ribelo, ribelo de Wat TylerGranda Ribelo, estis grava ribelo tra grandaj partoj de Anglio en 1381. La ribelo havis variajn kaŭzojn, kiel la soci-ekonomiaj kaj politikaj konfliktoj generitaj pro la Nigra morto en la 1340-aj jaroj, la altaj impostoj rezultintaj el la milita konflikto kun Francio dum la Centjara milito, kaj nestabileco ene de la loka estreco de Londono. La fina eksplodilo por la ribelo estis la interveno de reĝa funkciulo, nome John Bampton, en Essex la 30an de Majo 1381. Liaj klopodoj por kolekti nepagitajn impostojn en Brentwood finis en violenta kontraŭstaro, kiu rapide etendiĝis tra la sudoriento de la lando. Ampleksa gamo de rura socio, inklude multajn lokajn metiistojn kaj vilaĝajn funkciulojn, stariĝis proteste, bruligis tribunalajn registrojn kaj malfermis la lokajn prizonojn. La ribeluloj celis redukton de la impostado, finigon de la sistemo de deviga laboro konata kiel servuteco, kaj la elpostenigon de la aĝaj funkciuloj de la reĝo kaj de la tribunalanoj.

Inspirita per la predikoj de la radikala pastro John Ball, kaj estrita de Wat Tyler, aro da ribeluloj el Kent antaŭeniris al Londono. Ili renkontiĝis ĉe Blackheath kun reprezentantoj de la reĝa registaro, kiuj nesukcese klopodis konvinki ilin por reveni hejmen. La reĝo Rikardo la 2-a, tiam 14-jaraĝa, retiriĝis al la sekureco de la Turo de Londono, sed plej el la reĝaj fortoj estis eksterlande aŭ en norda Anglio. La 13an de Junio, la ribeluloj eniris en Londonon kaj, kunigitaj de multaj lokaj urbanoj, atakis la prizonojn, detruis la Palacon Savoy, bruligis jurajn librojn kaj konstruaĵojn en Temple, kaj murdis tiujn kiujn ili asociigis kun la reĝa registaro. La venontan tagon, Rikardo renkontiĝis kun la ribeluloj en Mile End kaj akceptis plej el iliaj postuloj, inklude la abolon de la servuteco. Dume, la ribeluloj eniris en la Turo de Londono, murdis la Lordkancelieron kaj la Lordtrezoriston Robert Hales, kiujn ili trovis ene.

La 15an de Junio, Rikardo lasis la urbon por renkontiĝi kun Tyler kaj la ribeluloj en Smithfield. Violento eksplodis, kaj la partio de Rikardo mortigis Tyler. Rikardo kaj la Londona urbestro, William Walworth, arigis milicon el la urbo kaj disigis la ribelajn fortojn. Rikardo tuj ek-re-establis ordon en Londono kaj nuligis siajn antaŭajn akceptojn por la ribeluloj. La ribelo etendiĝis al Orienta Anglio, kie la Universitato de Kembriĝo estis atakita kaj multaj reĝaj funkciuloj estis mortigita. La malstabileco pluis ĝis la interveno de Henry le Despenser, kiu venkis super la ribela armeo en la Batalo de North Walsham la 25an aŭ la 26an de Junio. La konfliktoj etendiĝis norden al Jorko, Beverley kaj Scarborough, kaj okcidenten ĝis Bridgwater en Somerset. Rikardo mobiligis 4,000 soldatojn por restaŭri ordon. Plej el la ribelestroj estis kaptitaj kaj ekzekutitaj; ĉirkaŭ Novembro, almenaŭ 1,500 ribeluloj estis mortigitaj.