La Angola hirundo (Hirundo angolensis) estas specio de birdo de la familio de Hirundedoj, kaj de ties plej tipa genro nome Hirundo, kiu troviĝas en Angolo, de kie venas la nomoj kaj scienca kaj alilingvaj, sed ankaŭ en najbaraj landoj kiel Burundio, Kongo, Gabono, Kenjo, Malavio, Namibio, Ruando, Tanzanio, Ugando kaj Zambio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Angola hirundo
Angola hirundo. Fotita ĉe Queen Elizabeth NP, Ugando
Angola hirundo. Fotita ĉe Queen Elizabeth NP, Ugando

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Hirundo
Specio: H. angolensis'
Hirundo angolensis
(Barboza du Bocage, 1868)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Hirundo angolensis

Kiel aliaj membroj de la genro, tiu ĉi specio havas blunigrecajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn. Pli precize la ruĝaj markoj estas en frunto, kiel ĉe la Kamphirundo, sed ankaŭ en gorĝo pli amplekse ol ĉe la Kamphirundo kaj krome la Angola hirundo ne havas la nigran brustozonon de tiu, sed pli amplekse la ruĝan gorĝan areon kiu finas antaŭ la blankeca brusto. Kiel aliaj membroj de la genro tiu ĉi havas longajn, kurbajn, pintoformajn flugilojn, taŭgajn por akrobate persekuti insektojn dumfluge.

Ankaŭ kiel aliaj membroj de la genro, tiu ĉi specio alkutimiĝas loĝi ĉe homloĝataj areoj.

Referencoj redakti