Anguita [anGIta] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Anguita enhavas diversajn submunicipojn kaj domarojn kiel Anguita, Aguilar de Anguita, Santa María del Espino, Padilla del Ducado kaj Villarejo de Medina.

Anguita
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19283
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Santos Ballesteros (PP​)
Demografio
Loĝantaro 157  (2023) [+]
Loĝdenso 1,46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 2° 22′ U (mapo)41.025833333333-2.3686111111111Koordinatoj: 41° 2′ N, 2° 22′ U (mapo) [+]
Alto 1 107 m [+]
Areo 127,19 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Anguita (Hispanio)
Anguita (Hispanio)
DEC
Anguita
Anguita
Situo de Anguita

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anguita [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas anguiteño [angiTEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 186 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,46 loĝ/km².

Situo redakti

 
La Torre de la Cigüeña (la turo de la cikonio), simbolo de Anguita.
 
Puente del Canto. Vido de la rivero Tajuña tra Anguita.

Anguita situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.107 m super marnivelo; je 87 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 127,19 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°01′33″N 2°22′07″Ok.

Historio redakti

 
Ermitejo de Nia Sinjorino de la Lastra.

Estas multaj arkeologiaj kuŝejoj jam de la epoko de keltiberoj, restaĵoj de ponto kaj ŝoseo de la Romia Imperio, kaj ankaŭ de la islama epoko.

En la Mezepoko ĝi estis parto de la teritorio de Medinaceli. En 1813 oni subskribis en Anguita la kreon de la provinco Gvadalaĥaro kunigante la teritoriojn de Molina kaj de Gvadalaĥaro. Estas preĝejo de Sankta Petro kaj du ermitejoj.

Santiago Ramón y Cajal iam somerumis en la vilaĝo.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 186, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Anguita, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Anguita kie oni falis al la nunaj 186.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj kaj turismo. En la loko ekzista kulturdomo, socia centro, kurackonsultejo, apoteko, trinkejo, somera trinkejo, municipa naĝejo kaj sportejo.

Vidu ankaŭ redakti