Angulŝtono[1] (aŭ fundamenta ŝtono, baza ŝtonounua ŝtono) estas la unua ŝtono metita en la konstruado de masona fundamento. Ĉiuj aliaj ŝtonoj estos metitaj reference al tiu ŝtono, tiele determinante la postenon de la tuta strukturo.

Angulŝtono de 1984 kun bronzaj reliefaj bildoj en preĝejo de Aĥeno.

Laŭlonge de la tempo, angulŝtono iĝis ceremonia masonŝtono, aŭ kopio, metita sur elstara loko ekstere de konstruaĵo, kun surskribo surŝtona indikanta la konstrudatojn de kaj la nomojn de arkitekto, konstruisto kaj aliaj gravaj individuoj. La ceremonio surmeti angulŝtonon estas grava kultura kaj socipolitika komponanto de arkitekturo kaj metafora en religia arkitekturo ĝenerale.

Kelkaj angulŝtonoj inkludas temposkatolojn (enhavantaj tiutempajn objektojn), aŭ memorgravurojn, pri la tempo kiam partikulara konstruaĵo estis konstruita.

Notoj redakti

  1. PIV NPIV Aludo en la 5a signifo, sed plia klarigo en la 4a signifo de "ŝtono".