Anhidrito

senkolora mineralo

Anhidrito estas senkolora mineralo kiu enhavas Kalcion, Sulfuron kaj Oksigenon kaj havas formulon CaSO3. Spite sian senkolorecon ĝi ofte montras bluecajn, ruĝecajn, violecajn aŭ flavecajn nuancojn. Ties brilo estas vitreca. La simetrio estas romba (romba kristalsistemo). La relativa mso estas 2,95 kaj la dureco estas 3 ĝis 3,5.

Anhidrito - Gipsoŝtonminejo Arnave, Tarascon-sur-Ariège, Ariège, Midi-Pyrénées - Grandeco 31x16x15 cm

Ĝi precipitiĝas el marakvo, tio estas el salakvo, antaŭ ŝtonsalo (NaCl). Poste enstrukturiĝas akvo, transformante anhidriton en gipson (CaSO4 · 2H2O); dume la volumeno pliiĝas je 60 %. Malofte ĝi precipitiĝas el akvoj varmigitaj pro vulkanaĵoj aŭ senpere rekte el vulkanaj vaporoj.

Anhidrito utilas kiel konsistaĵo el minerala sterko.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti