Anières

komunumo de Svislando

Anières estas svisa komunumo en la Kantono Ĝenevo, ĉe la suda bordo de Lago Lemano.

Anières
Blazono de Anières
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto nenia distrikto en Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46° 16′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.26667 °N, 6.21667 °O / 46.26667; 6.21667 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.26667 °N, 6.21667 °O / 46.26667; 6.21667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2 226 (2008)
Areo 3,83 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 1247
Komunumkodo 6602
Mapo de Anières
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 2 402 loĝantoj sur areo de 3,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 622 loĝantoj/km².

Geografio redakti

Anières situas ĉe la sudorienta bordo de Lemano, en distanco de proksimume 20 kilometroj nordoriente de la kantona ĉefurbo Ĝenevo. La komunumo konsistas, el la ĉefvilaĝo Anières kaj la vilaĝoj Chevrens kaj Bassy.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Anières limas en nordoriento al Hermance, en oriento al la franca komunumo Veigy-Foncenex, en sudo al Corsier, kaj en okcidento al la lago.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per lokaj busoj de la urbo Ĝenevo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Anières datiĝas el la jaro 1179 kiel Guillelmus dasneres. Ĝis 1816 Anières apartenis al Savojo. Tiam ĝi estis kunigita kun Corsier kaj fariĝis parto de Kantono Ĝenevo kaj Svislando. En la jaro 1858 Corsier kaj Anières denove estis disigitaj al du memstaraj komunumoj, ĉar ili ne sukcesis interkonsenti pri la divido de la financoj.

Eksteraj ligiloj redakti