Anibare estas distrikto de la insulo Nauro.

Lokiĝo de la distrikto

Anibare troviĝas en la orienta parto de la insulo, estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Ijuw, Anabar, Baiti, Uaboe, Nibok, Buada kaj Meneng. Ĝi havas surfacon de 3,1 km² kaj proksimume 166 loĝantojn.

Ĉe Anibare troviĝas Anibare Bay, la plej bela plaĝo de la insulo, konvena por ondorajdado kaj naĝo. Ĉi tie estas ankaŭ unu el la du hoteloj de la lando: la Meneng Hotel.